↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 33

1 Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu
perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi
mem estos prirabita; kiam vi ĉesos perfidi, vi mem estos
perfidita. 2 Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu
ilia brako ĉiumatene kaj nia savo en la tempo de mizero. 3 De la
sono de tondro forkuris popoloj, de Via majesto diskuris gentoj.
4 Kaj kolektita estos via rabakiro, kiel kolektas vermoj; kaj oni
kuros post ĝi, kiel kuras akridoj. 5 La Eternulo altiĝis, ĉar Li
loĝas alte; Li plenigas Cionon per justeco kaj vero. 6 Saĝo kaj
scio, forto de via savo, estos la garantiaĵo de via estonteco;
timo antaŭ la Eternulo estos lia trezoro.

7 Jen iliaj fortuloj plorkrias ekstere, la anoncantoj de paco
ploras maldolĉe; 8 la vojoj senhomiĝis, vojiranto jam ne pasas;
li rompis la interligon, malestimis la urbojn, ne ŝatis la
homojn. 9 Funebras, malĝojas la tero; hontigita estas Lebanon kaj
velkas; Ŝaron fariĝis kiel dezerto; Baŝan kaj Karmel senfoliiĝis.
10 Nun Mi stariĝos, diras la Eternulo; nun Mi altiĝos, nun Mi
leviĝos. 11 Vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon; via spiro
estos fajro, kiu vin ekstermos. 12 Kaj la popoloj estos kiel
bruligita kalko, kiel dornoj dehakitaj ili forbrulos en fajro.

13 Aŭskultu, malproksimuloj, kion Mi faris; kaj ekkonu,
proksimuloj, Mian forton. 14 Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo
kaptos la hipokritulojn: Kiu el ni eltenos ĉe la ekstermanta
fajro? kiu el ni eltenos ĉe la eterna ardego? 15 Kiu agas juste
kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn
manojn, por ne preni subaĉeton, ŝtopas siajn orelojn, por ne
aŭskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne
rigardi malbonon, 16 tiu loĝos sur la altaĵoj; fortikaĵoj el
rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos
konstante. 17 Viaj okuloj vidos la reĝon en lia majesto, ili
rigardos landon vastan. 18 Via koro rememoros la teruraĵon: Kie
estas la kalkulanto? kie estas la pesanto? kie estas la
kontrolanto de la turoj? 19 La popolon arogantan vi ne vidos, la
popolon kun lingvo malklara kaj nedistingebla, kun lingvo balbuta
kaj nekomprenebla. 20 Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj;
viaj okuloj vidos Jerusalemon, loĝlokon trankvilan, tendon ne
forigotan; neniam estos eltirataj ĝiaj stangoj, kaj neniu el ĝiaj
ŝnuroj disŝiriĝos. 21 Ĉar tie la forto de la Eternulo estos por
ni anstataŭ riveroj, larĝaj lagoj; ŝipo kun remiloj ne iros sur
ili, kaj potenca ŝipo ilin ne trapasos. 22 Ĉar la Eternulo estas
nia juĝanto, la Eternulo estas nia leĝdonanto, la Eternulo estas
nia reĝo; Li helpos nin. 23 Viaj ŝnuregoj malfortiĝis; ili jam ne
alfortikigas la maston, ne streĉas la velon. Tiam estos dividata
la granda rabakiro; eĉ lamuloj iros kapti rabaĵon. 24 Kaj ne
diros la loĝanto: Mi estas malsana; al la popolo, kiu tie loĝas,
estas pardonita la kulpo.

Sekva Ĉapitro →