↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 30

1 Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras
interkonsilojn, sed sen Mi, kaj aranĝas interkonsentojn, sed sen
Mia spirito, por aligi pekon al peko, 2 kaj kiuj iras Egiptujon,
ne demandinte Mian buŝon, por defendi sin per defendo de Faraono
kaj kaŝi sin en la ombro de Egiptujo! 3 Sed la defendo de Faraono
estos por vi honto, kaj la kaŝiĝo en la ombro de Egiptujo--
malhonoro. 4 Ĉar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj
venis en Ĥaneson. 5 Ĉiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al
ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro.

6 Jen oni vidas ŝarĝojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero
kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta
serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn
riĉaĵojn kaj sur la ĝibo de kameloj siajn trezorojn al popolo,
kiu ne povas utili. 7 La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj
vana; tial Mi diris pri tio: Ili fanfaronas, sidante hejme. 8 Nun
iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por
ke tio restu por la tempo estonta, por ĉiam, por eterne. 9 Ĉar
tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas
aŭskulti instruon de la Eternulo. 10 Ili diras al la
antaŭvidistoj: Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj: Ne profetu al ni
la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon; 11
flankiĝu for de la vojo, dekliniĝu de la irejo, forigu de antaŭ
ni la Sanktulon de Izrael. 12 Tial tiele diras la Sanktulo de
Izrael: Ĉar vi malŝatas tiun vorton kaj fidas maljustaĵon kaj
trompon kaj apogas vin sur ĉi tio: 13 tial ĉi tiu kulpo estos por
vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta
muro, kies falo estos subita, neatendita. 14 Kaj Li frakasos ĝin,
kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en
ĝiaj rompopecoj ne troviĝos vazopeco, por preni fajron de la
fajrujo aŭ ĉerpi akvon el akvujo. 15 Ĉar tiele diras la Sinjoro,
la Eternulo, la Sanktulo de Izrael: Per pento kaj trankvileco vi
saviĝus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis.
16 Vi diris: Ne, ni forkuros sur ĉevaloj; tial vi forkuros; kaj:
Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj
persekutantoj. 17 De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la
minaco de kvin vi ĉiuj forkuros, ĝis vi restos kiel signo sur la
supro de monto kaj kiel flago sur monteto. 18 Tial la Eternulo
atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros, kaj tial Li leviĝos, antaŭ
ol Li vin kompatos; ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo; feliĉaj
estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

19 Ĉar, ho popolo de Cion, loĝantoj de Jerusalem, vi ne plu
ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li aŭdos vin,
Li respondos al vi. 20 Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la
mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kaŝiĝos viaj
instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn. 21 Kaj
kiam vi dekliniĝos ĉu dekstren, ĉu maldekstren, viaj oreloj aŭdos
vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi. 22
Kaj vi rigardos kiel malpuran la arĝentan tegon de viaj statuoj
kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forĵetos ilin kiel
malpuraĵon, vi diros al ili: For! 23 Kaj Li donos pluvon al via
semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la
tero, kaj ĝi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta paŝtejo
paŝtiĝos tiam viaj brutoj. 24 Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj
prilaboros la teron, manĝos miksitan nutraĵon, ŝutitan per
kribrilo kaj ŝovelilo. 25 Kaj sur ĉiu alta monto kaj sur ĉiu alta
monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda
mortigado, kiam falos la turoj. 26 Kaj la lumo de la luno estos
kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli
granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo
bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn.

27 Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero
flamas kaj estas pezega; Lia buŝo estas plena de indigno, kaj Lia
lango estas kiel fajro ekstermanta; 28 kaj Lia spiro estas kiel
torento disverŝiĝinta, kiu atingas ĝis la kolo, por trakribri la
popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la
makzeloj de la popoloj. 29 Kantado estos ĉe vi, kiel en la nokto
de celebrado de festo; kaj kora ĝojo, kiel ĉe tiu, kiu iras kun
fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de
Izrael. 30 Kaj la Eternulo aŭdigos Sian majestan voĉon, kaj la
pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de
ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj ŝtona hajlo. 31 Ĉar
ektremos la Asiriano de la voĉo de la Eternulo, kiu frapos lin
per la vergo. 32 Kaj penetranta estos ĉiu ekbato per la bastono,
kiun la Eternulo faligos sur lin kun tamburinoj kaj harpoj; kaj
per bataloj senhaltaj Li batalos kontraŭ li. 33 Ĉar delonge estas
preparita la bruligejo; ĝi estas preta ankaŭ por la reĝo,
profundigita, vastigita; ĝia lignaro enhavas multe da fajro kaj
ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos ĝin kiel torenton da
sulfuro.

Sekva Ĉapitro →