↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 31

1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por serĉi helpon, kaj esperas
je ĉevaloj, kaj fidas ĉarojn, ĉar estas multe da ili, kaj
rajdantojn, ĉar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la
Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon. 2 Sed Li estas
saĝa, kaj Li venigas malfeliĉon, kaj Siajn vortojn Li ne
reprenas; kaj Li leviĝos kontraŭ la domo de la malpiuloj kaj
kontraŭ la helpanto de malbonagantoj. 3 La Egiptoj estas ja
homoj, ne Dio; kaj iliaj ĉevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la
Eternulo etendos Sian manon, tiam falpuŝiĝos la helpanto kaj
falos la helpato, kaj ĉiuj kune pereos. 4 Ĉar tiele diris al mi
la Eternulo: Kiel leono aŭ leonido blekegas super sia rabaĵo,
kaj, se eĉ oni kunevokus kontraŭ ĝin multon da paŝtistoj, ĝi ne
timas ilian voĉon kaj ne humiliĝas antaŭ ilia bruado, tiel la
Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj
pro ĝia altaĵo.

5 Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos
Jerusalemon, defendos kaj savos, indulgos kaj liberigos. 6 Revenu
al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael. 7 Ĉar en
tiu tago ĉiu forĵetos siajn idolojn arĝentajn kaj siajn idolojn
orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko. 8 Kaj la Asiriano
falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li
forkuros de glavo, kaj liaj junuloj fariĝos tributo. 9 Kaj lia
forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaŭ
standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies
fajrejo estas en Jerusalem.

Sekva Ĉapitro →