↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 29

1 Ve al Ariel, al Ariel, al la urbo, en kiu sidis David! aldonu
jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon. 2 Mi premos Arielon,
kaj estos ĝemado kaj malĝojo; kaj li estos al Mi vera Ariel. 3
Kaj Mi sieĝos vin ĉirkaŭe, kaj Mi premos vin per remparo, kaj Mi
starigos kontraŭ vi turojn. 4 Kaj vi parolos malalte el sub la
tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn; kaj via voĉo
estos kiel voĉo de ventroparolisto el sub la tero, kaj el sub la
polvo vi flustros viajn vortojn. 5 Sed la multego de viaj
malamikoj estos kiel subtila polvo, kaj la multo de la premantoj
estos kiel disfluganta grenventumaĵo; kaj tio fariĝos subite,
neatendite. 6 De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro
kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj
konsumeganta fajra flamo. 7 Kaj kiel sonĝo, kiel nokta vizio
estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraŭ Ariel kaj
kontraŭ ĉiuj liaj fortikaĵoj kaj kiuj premos lin. 8 Kiel
malsatanto sonĝas, ke li manĝas, sed li vekiĝas, kaj lia interno
estas malplena; kaj kiel soifanto sonĝas, ke li trinkas, sed li
vekiĝas, kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas: tiel
estos kun la multego de ĉiuj popoloj, kiuj batalos kontraŭ la
monto Cion.

9 Haltu kaj miru, ŝajnigu vin blindaj kaj blindiĝu. Ili ebriiĝis,
sed ne de vino; ili ŝanceliĝas, sed ne de drinkaĵo. 10 Ĉar la
Eternulo verŝis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis
viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la
viziistojn. 11 Kaj ĉia vizio estos por vi kiel la vortoj de libro
sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al
li: Volu legi ĉi tion; sed li respondas: Mi ne povas, ĉar ĝi
estas sigelita. 12 Sed kiam oni donas la libron al homo, kiu ne
povoscias legi, dirante al li: Volu legi ĉi tion, li respondas:
Mi ne povoscias legi.

13 Kaj la Sinjoro diris: Ĉar ĉi tiu popolo alproksimiĝas per sia
buŝo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas
malproksime de Mi, kaj ilia timo antaŭ Mi estas nur lernita
ordono de homoj: 14 tial Mi plue agos mirinde kun ĉi tiu popolo,
Mi agos tre mirinde; kaj pereos la saĝeco de ĝiaj saĝuloj, kaj la
kompetenteco de ĝiaj kompetentuloj malaperos.

15 Ve al tiuj, kiuj profunde kaŝas antaŭ la Eternulo la
intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras: Kiu
nin vidas? kaj kiu scias pri ni? 16 Ho, via perverseco! Ĉu la
potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? ĉu faritaĵo
diras pri sia farinto: Li min ne faris? kaj ĉu kreitaĵo diras pri
sia kreinto: Li ne estas kompetenta? 17 Sed jen baldaŭ, post
mallonga tempo, Lebanon aliformiĝos en fruktoportan kampon, kaj
la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro. 18 Kaj en tiu
tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de
la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto. 19 Kaj la mizeruloj
havos grandan ĝojon en la Eternulo, kaj la homoj malriĉaj
triumfos en la Sanktulo de Izrael. 20 Ĉar malaperos premanto, kaj
ne plu ekzistos blasfemanto, kaj ekstermitaj estos ĉiuj zorgantoj
pri malbonagoj, 21 kiuj pekigas homojn per vorto kaj faras
insidojn kontraŭ juĝopetanto ĉe la pordego kaj trompe forpuŝas
justulon. 22 Pro tio tiele diris pri la domo de Jakob la
Eternulo, kiu elaĉetis Abrahamon: Nun Jakob ne hontos, kaj nun
lia vizaĝo ne paliĝos. 23 Ĉar kiam li vidos meze de si siajn
infanojn, la faron de Miaj manoj, ili honoros Mian nomon kaj
honoros la Sanktulon de Jakob kaj respektos la Dion de Izrael. 24
Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj
akceptos instruon.

Sekva Ĉapitro →