↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 28

1 Ve al la fiera krono de la ebriuloj de Efraim! ilia bela
majesto estas velkinta floro; sur la supro de grasa kampo ili
estas senkonsciigitaj de vino. 2 Jen la Sinjoro havas fortulon
kaj potenculon; kiel hajla pluvego, kiel pereiga ventego, kiel
inundo de forta disverŝiĝinta akvo, li potence ĵetos ilin sur la
teron. 3 Per piedoj estos premata la fiera krono de la ebriuloj
de Efraim. 4 Kaj ilia bela majesto fariĝos velkinta floro sur la
supro de grasa kampo, kiel figo antaŭ la somero; kiam la vidanto
ĝin ekvidas, li, apenaŭ preninte ĝin en la manon, tuj ĝin
englutas. 5 En tiu tago la Eternulo Cebaot estos majesta krono
kaj bela diademo por la restaĵo de Sia popolo, 6 kaj spirito de
justeco por la sidantoj en la juĝejo, kaj forto por tiuj, kiuj
rebatas la batalon al la pordego. 7 Sed ankaŭ ĉi tiuj ŝanceliĝas
de vino kaj balanciĝas de drinkaĵo; pastro kaj profeto ŝanceliĝas
de drinkaĵo, senkonsciiĝas de vino, vagas pro drinkaĵo, eraras en
la vidado, falpuŝiĝas ĉe la juĝa verdikto. 8 Ĉar ĉiuj tabloj
estas plenaj de vomaĵo kaj malpuraĵo, mankas jam loko. 9 Al kiu
li instruas scion, kaj al kiu li aŭdigas predikon? ĉu al
forprenitaj for de lakto, al demamigitoj? 10 Ĉar ordono post
ordono, ordono post ordono; regulo post regulo, regulo post
regulo; iom tie, iom ĉi tie. 11 Per balbutantaj lipoj kaj per
lingvo fremda Li parolos al ili, 12 Tiu, kiu diris al ili: Jen
estas ripozejo, lasu la laculon ripozi; kaj jen estas
trankviligo; sed ili ne volis aŭskulti. 13 Kaj aperos al ili la
vorto de la Eternulo, ordono post ordono, ordono post ordono,
regulo post regulo, regulo post regulo, iom tie, iom ĉi tie; por
ke ili iru kaj falu dorsen kaj rompiĝu kaj enretiĝu kaj kaptiĝu.

14 Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, vi, mokistoj, regantoj
de tiu popolo, kiu estas en Jerusalem. 15 Ĉar vi diras: Ni faris
interligon kun la morto, kaj kun Ŝeol ni faris interkonsenton;
kiam la frapanta vipo estos trapasanta, ĝi nin ne atingos, ĉar
mensogon ni faris nia rifuĝejo kaj per malvero ni nin kovros. 16
Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi por
fundamento kuŝigas ŝtonon en Cion, ŝtonon elprovitan, bazangulan,
valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne
maltrankviliĝu. 17 Kaj Mi faros justecon la mezurŝnuro, kaj veron
la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifuĝejon de mensogo, kaj la
kaŝejon forportos akvo. 18 Kaj forigita estos via interligo kun
la morto, kaj via interkonsento kun Ŝeol ne teniĝos; kiam la
frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de ĝi. 19
Ĉiufoje, kiam ĝi trairos, ĝi kaptos vin; ĉar ĉiutage ĝi trairos,
tage kaj nokte, kaj terura estos la klarigo, kiun ĝi donos. 20
Ĉar tro mallonga estos la lito, por sin etendi; kaj la litkovrilo
estos tro mallarĝa, por sin enkovri. 21 Ĉar la Eternulo leviĝos,
kiel sur la monto Peracim, Li koleros, kiel en la valo Gibeona,
por plenumi Sian faron, Sian eksterordinaran faron, kaj fari Sian
laboron, Sian eksterordinaran laboron. 22 Kaj nun ne moku, por ke
viaj katenoj ne plifortiĝu; ĉar mi aŭdis, ke de la Sinjoro, la
Eternulo Cebaot, tio estas neŝanĝeble decidita pri la tuta lando.

23 Atentu, kaj aŭskultu mian voĉon; konsideru, kaj aŭskultu mian
parolon. 24 Ĉu ĉiutage la plugisto plugas por semado, sulkaranĝas
kaj erpas sian kampon? 25 Kiam li ebenigis ĝian supraĵon, li
disŝutas ja nigelon kaj disĵetas kuminon kaj metas tritikon laŭ
vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton ĉe la limoj.
26 Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin. 27 Ĉar ne
per fera draŝilo oni draŝas nigelon, kaj oni ne rulas radon de
ĉaro sur kumino; sed per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon
per vergo. 28 Greno estas draŝata; sed ne eterne oni ĝin draŝas;
oni frapas ĝin per la rado de sia ĉaro, sed per siaj ĉevaloj oni
ĝin ne dispremas. 29 Ankaŭ ĉi tio venas de la Eternulo Cebaot;
mirinda estas Lia decido, granda estas Lia saĝeco.

Sekva Ĉapitro →