↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 27

1 En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta
glavo la levjatanon, la serpenton eltordiĝeman, kaj la
levjatanon, la serpenton kurbiĝantan; kaj Li mortigos la drakon,
kiu estas en la maro.

2 En tiu tago kantu pri ĝi, pri la kara vinberĝardeno: 3 Mi, la
Eternulo, estas ĝia gardanto; ĉiumomente Mi trinkigas ĝin; por ke
neniu ĝin difektu, Mi gardas ĝin tage kaj nokte. 4 Ĉu Mi ne havas
koleron? ĉu iu elmetus batale kontraŭ Mi dornojn kaj
pikarbustojn? Mi elpaŝus kontraŭ ilin, kaj ĉiujn kune
forbruligus. 5 Nur en la okazo, se oni serĉus Mian defendon, por
fari pacon kun Mi, oni farus kun Mi pacon. 6 En la estonteco
Jakob enradikiĝos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn branĉojn;
kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.

7 Ĉu li estis frapata tiel, kiel estis frapataj liaj frapantoj?
aŭ ĉu li estas mortigita tiel, kiel estas mortigitaj liaj
mortigintoj? 8 Nur kiam la mezuro tro pleniĝis, Vi punis lin per
ekzilo: Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de
orienta vento. 9 Tial tiamaniere estos forviŝita la malbonagado
de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos
en tio, ke li faros ĉiujn ŝtonojn de la altaroj kiel
dispeciĝintaj kalkŝtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj
la idoloj de la suno. 10 Ĉar urbo fortikigita estos solecigita,
loĝloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie
paŝtiĝos bovido, tie ĝi ripozos kaj formanĝos ĝiajn kreskaĵojn.
11 Kiam sekiĝos ĝiaj branĉoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj
forbruligos ilin. Ĉar tio ne estas popolo prudenta, tial ĝia
Kreinto ne kompatos ĝin, kaj ĝia Farinto ĝin ne indulgos.

12 Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de
la fluo de la Rivero ĝis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho
Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu.

13 Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos
tiuj, kiuj perdiĝis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj
en la landon Egiptan, kaj ili adorkliniĝos antaŭ la Eternulo sur
la sankta monto en Jerusalem.

Sekva Ĉapitro →