↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 26

1 En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda: Ni
havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.
2 Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa,
konservanta la fidelecon. 3 Por la fidmensulo Vi konservos pacon
absolutan; ĉar Vin li fidas. 4 Fidu la Eternulon por ĉiam; ĉar en
Dio, la Eternulo, estas roko eterna. 5 Ĉar Li ĵetis malsupren
loĝantojn de la altaĵo, urbon alte leviĝintan; Li malaltigis ĝin,
malaltigis ĝis la tero, ĵetis ĝin al la polvo. 6 Piedo ĝin
premas, la piedoj de malriĉuloj, la plandoj de senhavuloj. 7 La
vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de
justulo. 8 Eĉ sur la vojo de Via juĝo, ho Eternulo, ni esperis al
Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo. 9 Per mia
animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno
mi serĉis Vin matene; ĉar dum Via juĝado sur la tero la loĝantoj
de la mondo lernis justecon. 10 Se malvirtulo estas indulgata, li
ne lernas justecon; en lando de justeco li agas maljuste kaj ne
rigardas la majeston de la Eternulo.

11 Ho Eternulo, levita estis Via mano, sed ili ne vidis tion; ili
ekvidos kun honto Vian ĵaluzon pri la popolo; Via flama kolero
kontraŭ Viaj malamikoj formanĝos ilin. 12 Ho Eternulo, Vi
starigos por ni pacon; ĉar ankaŭ ĉiujn niajn aferojn Vi faris por
ni. 13 Ho Eternulo, nia Dio! regis super ni sinjoroj krom Vi, sed
nur per Vi ni gloras Vian nomon. 14 Ili mortis kaj ne reviviĝos,
ili estas malvivuloj kaj ne releviĝos; ĉar Vi ilin punis kaj
ekstermis, kaj Vi malaperigis ĉiun memoron pri ili. 15 Vi
multigis la popolon, ho Eternulo, Vi multigis la popolon; Vi
gloriĝis vaste sur ĉiuj finoj de la tero.

16 Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili preĝis mallaŭte,
kiam Vi ilin punis. 17 Kiel gravedulino ĉe la alproksimiĝo de la
naskado turmentiĝas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis
antaŭ Vi, ho Eternulo. 18 Ni estis gravedaj, ni turmentiĝis, ni
naskis kvazaŭ venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne
falis la loĝantoj de la mondo. 19 Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj
kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar
roso sur kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la
mortintojn.

20 Iru, mia popolo, eniru en viajn ĉambrojn kaj ŝlosu viajn
pordojn post vi; kaŝu vin por mallonga momento, ĝis pasos la
kolero. 21 Ĉar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la
malbonagojn de la loĝantoj de la tero; kaj la tero malkaŝos sian
sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.

Sekva Ĉapitro →