↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 25

1 Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi laŭdos Vian
nomon; ĉar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj fariĝis
efektivaĵoj kaj veraĵoj. 2 Ĉar Vi faris el urbo amason da ŝtonoj;
urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne
plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruiĝos. 3 Pro tio gloros
Vin popolo potenca, urbo de fortaj gentoj Vin timos. 4 Ĉar Vi
fariĝis fortikaĵo por senhavulo, fortikaĵo por malriĉulo en lia
mizero, rifuĝejo kontraŭ pluvego, ombro kontraŭ varmego; ĉar la
spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraŭ muron. 5 Kiel
varmegon en dezerto Vi kvietigis la malhumilecon de la barbaroj;
kiel varmego per ombro de nubo estas mallaŭtigita la kantado de
la potenculoj. 6 Kaj la Eternulo Cebaot faros por ĉiuj popoloj
sur tiu monto festenon el grasaĵoj, festenon el bona vino, el
grasaĵoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj. 7 Kaj Li forigos
sur tiu monto la kovrilon, kiu kovras ĉiujn popolojn, kaj la
kurtenon, kiu estas etendita super ĉiuj gentoj. 8 Li neniigos la
morton por ĉiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forviŝos la larmojn
de ĉiuj vizaĝoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la
tuta tero; ĉar la Eternulo tion diris.

9 Kaj oni diros en tiu tago: Jen estas nia Dio, al kiu ni
esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni
esperis, ni ĝoju kaj estu gajaj pro Lia savo. 10 Ĉar haltos la
mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur
sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto. 11 Kaj se
li etendos siajn manojn meze de ĝi, kiel naĝanto etendas, por
naĝi, tiam humiliĝos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj
manoj. 12 Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos,
malaltigos, ĵetos sur la teron al la polvo.

Sekva Ĉapitro →