↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 24

1 Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas ĝin kaj
ŝanĝas ĝian aspekton kaj disĵetas ĝiajn loĝantojn. 2 Kaj estos al
la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro,
al la servistino kiel al ŝia mastrino, al la aĉetanto kiel al la
vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la
ŝuldanto kiel al la kreditoro. 3 Tute dezertigita estos la lando
kaj tute prirabita; ĉar la Eternulo tion diris. 4 Funebras kaj
velkas la lando, senfortiĝas kaj velkas la mondo, senfortiĝas la
eminentuloj de la popolo de la lando. 5 Kaj la tero estas
malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon,
ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon. 6 Pro tio malbeno
konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio
forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj. 7
Malgaja estas la mosto, sensukiĝis la vinbero, ĝemas ĉiuj
ĝojintoj. 8 Ĉesiĝis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de
gajuloj, ĉesiĝis la gajeco de harpo. 9 Oni ne trinkas vinon ĉe
kantado; maldolĉa estas ebriigaĵo por siaj trinkantoj. 10
Ruinigita estas la dezerta urbo; ĉiuj domoj estas fermitaj tiel,
ke oni ne povas eniri. 11 Oni ploras sur la stratoj pri vino;
mallumiĝis ĉia ĝojo, malaperis la gajeco de la lando. 12 En la
urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas
ruinigitaj. 13 Ĉar tiel estos meze de la lando, meze de la
popoloj: kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la
restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto. 14 Ili levos
sian voĉon kaj ĝojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios
de la maro. 15 Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon,
sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.

16 De la rando de la tero ni aŭdis kantadon: Gloro al la justulo;
sed mi diras: Ho mi malfeliĉa, ho mi malfeliĉa, ve al mi! rabis
rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis. 17 Teruro, kavo, kaj
kaptilo trafos vin, ho loĝantoj de la tero. 18 Kaj tiu, kiu
forkuros de la voĉo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros
el la kavo, trafos en la kaptilon; ĉar la aperturoj de alte
malfermiĝis kaj la fundamento de la tero ekskuiĝis. 19 Forte
diskrevis la tero, forte dispeciĝis la tero, forte skuiĝis la
tero. 20 Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo, kaj balanciĝas kiel
hamako; kaj pezas sur ĝi ĝia krimeco; kaj ĝi falis, kaj ne plu
leviĝos.

21 Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la taĉmentojn de la alto en
la ĉielo kaj la reĝojn de la tero sur la tero. 22 Kaj ili estos
kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos enŝlositaj
en ŝlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj. 23 Kaj
ruĝiĝos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot
ekreĝos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos
antaŭ Liaj plejaĝuloj.

Sekva Ĉapitro →