↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 23

1 Profetaĵo pri Tiro:

Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar ĝi estas detruita tiel, ke
restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio
estas sciigita al ili. 2 Silentu, ho loĝantoj de la apudmara
lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin
plenigadis; 3 sur granda akvo oni venigadis al ĝi semojn de
Ŝiĥor, rikoltaĵon de Nilo; kaj ĝi estis komercejo de la popoloj.
4 Hontu, Cidon; ĉar la maro, la mara fortikaĵo diris: Mi ne havis
dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis
knabinojn. 5 Kiam oni tion aŭdos en Egiptujo, oni ektremos ĉe la
sciigo pri Tiro. 6 Transiru al Tarŝiŝ, plorkriu, ho loĝantoj de
la apudmara lando. 7 Ĉu tio estas via gaja urbo, la tre antikva?
ĝiaj piedoj forportas ĝin, por loĝi malproksime. 8 Kiu decidis
tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj
kies negocistoj estas eminentuloj de la lando? 9 La Eternulo
Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de ĉiu gloro, por
humiligi ĉiujn eminentulojn de la lando. 10 Trapasu vian landon
kiel rivero, ho filino de Tarŝiŝ; jam nenio vin zonas. 11 Sian
manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo
faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikaĵojn. 12 Kaj
Li diris: Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino,
filino de Cidon! Leviĝu, transiru al la Kitidoj; sed ankaŭ tie vi
ne havos trankvilecon. 13 Jen la lando de la Ĥaldeoj: ĉi tiu
popolo ne ekzistis; la Asiriano ĝin fondis por la loĝantoj de la
dezerto; ili starigis sieĝajn turojn, detruis ĝiajn palacojn,
faris ĝin ruino. 14 Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar detruita
estas via potenco. 15 En tiu tempo Tiro estos forgesita dum
sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu reĝo; post la fino
de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri
malĉastistino: 16 Prenu la harpon, ĉirkaŭiru la urbon, ho
forgesita malĉastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni
rememoru vin. 17 Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo
vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalĉastajn donacojn kaj
malĉastados kun ĉiuj regnoj de la mondo sur la supraĵo de la
tero. 18 Kaj ĝia komercenspezo kaj ĝiaj promalĉastaj donacoj
estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en
trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj loĝas antaŭ la
vizaĝo de la Eternulo, estos ĝia komercenspezo, por ke ili manĝu
sate kaj havu belajn vestojn.

Sekva Ĉapitro →