↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 22

1 Profetaĵo pri la valo de vizio:

Kio nun estas al vi, ke vi ĉiuj iris sur la tegmentojn? 2 Vi,
plena de bruo, urbo tumulta, urbo gaja, viaj mortigitoj ne estas
mortigitaj per glavo kaj ne mortis en batalo; 3 ĉiuj viaj ĉefoj
kune forkuris de pafarko; ĉiuj, kiujn oni trovis ĉe vi, estas
ligitaj; ligitaj estas kune ĉiuj, kiuj forkuris malproksimen. 4
Tial mi diris: Forturnu vin de mi, mi ploros maldolĉe; ne penu
konsoli min pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo. 5 Ĉar
tio estas tago de konsterno kaj de piedpremado kaj de konfuzo
antaŭ la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la valo de vizio;
detruado de muroj kaj vokado al la montoj. 6 Kaj Elam portis
sagujon en vico da rajdantoj, kaj Kir briligis ŝildon. 7 Kaj viaj
plej bonaj valoj pleniĝis de ĉaroj, kaj rajdantoj sin aranĝis
antaŭ la pordego. 8 Kaj oni formetis la kurtenon de Jehuda; kaj
vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara domo, 9 kaj vi
vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi
kolektis la akvon de la malsupra lageto. 10 Kaj vi kalkulis la
domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la
muron. 11 Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de
la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu
tion faris, kaj ĝian antikvan Kreinton vi ne rigardis. 12 Kaj en
tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj
kriu, kaj detranĉu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakaĵon. 13
Jen estas ĝojo kaj gajeco: oni mortigas bovojn, buĉas ŝafojn; oni
manĝas viandon kaj trinkas vinon, dirante: Ni manĝu kaj trinku,
ĉar morgaŭ ni mortos. 14 Sed al mia orelo malkaŝis la Eternulo
Cebaot: Ĉi tiu malbonagado ne estos pardonita al vi, ĝis vi
mortos, diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

15 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Iru, venu al tiu
administranto, al Ŝebna, la palacestro, kaj diru: 16 Kion vi
havas ĉi tie? kaj kiun vi havas ĉi tie, ke vi elhakigis al vi ĉi
tie tombon? Li elhakigas alte sian tombon, li elĉizigas en la
roko loĝejon por si. 17 Jen la Eternulo forte vin ĵetos kaj forte
vin kaptos; 18 Li volvos vin kaj rulos kiel globon en vastan
landon; tie vi mortos, tie restos la ĉaroj de via gloro, vi,
malhonoro de la domo de via sinjoro! 19 Kaj Mi depuŝos vin de via
posteno, kaj el via ofico vi estos forigita. 20 Kaj en tiu tago
Mi alvokos Mian servanton Eljakim, filon de Ĥilkija, 21 kaj Mi
vestos lin per via ĥitono kaj zonos per via zono, kaj vian
regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la
loĝantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda. 22 Kaj Mi metos
la ŝlosilon de la domo de David sur lian ŝultron; kaj li
malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos.
23 Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li
estos trono de honoro en la domo de sia patro. 24 Kaj pendos sur
li la tuta gloro de la domo de lia patro, la infanoj kaj idoj,
ĉiuj malgrandaj vazoj, de la vazoj por manĝado ĝis la vazoj por
trinkado. 25 En tiu tago, diras la Eternulo Cebaot, estos
forigita la najlo, fortikigita sur loko fidinda; ĝi estos rompita
kaj falos, kaj pereos la ŝarĝo, kiu estis sur ĝi; ĉar la Eternulo
diris.

Sekva Ĉapitro →