↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 19

1 Profetaĵo pri Egiptujo:

Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj
ektremos antaŭ Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la
Egiptoj senkuraĝiĝos interne de ili. 2 Kaj Mi tumultigos Egiptojn
kontraŭ Egiptojn; kaj militos ĉiu kontraŭ sia frato kaj ĉiu
kontraŭ sia amiko, urbo kontraŭ urbo, regno kontraŭ regno. 3 Kaj
malaperos la kuraĝo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos
iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorĉistojn
kaj la aŭguristojn kaj la antaŭdiristojn. 4 Kaj Mi transdonos la
Egiptojn en la manon de kruela sinjoro, kaj senkompata reĝo regos
super ili, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot. 5 Kaj sekforiĝos
la akvo el la maro, kaj la rivero senakviĝos kaj sekiĝos. 6 Kaj
senhaviĝos la riveroj, elĉerpiĝos kaj sekiĝos la kanaloj de
Egiptujo, kano kaj junko velkos. 7 La herbejoj apudakvaj, super
la akvo mem, kaj ĉio semita apud la akvo velkos, sekiĝos, kaj
malaperos. 8 Kaj malĝojos la fiŝkaptistoj, kaj ploros ĉiuj, kiuj
ĵetas fiŝhokojn en la akvon, kaj la etendantoj de retoj surakvaj
estos malfeliĉaj. 9 Kaj hontos la prilaboristoj de lino kombita
kaj la teksistoj de blanka tolo. 10 Kaj la pilastroj de la lando
estos disbatitaj; ĉiuj dungatoj estos malgajaj. 11 Malsaĝaj estas
la princoj de Coan; la saĝaj konsilistoj de Faraono fariĝis
senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono: Mi estas filo de saĝuloj,
ido de antikvaj reĝoj? 12 Kie do nun estas viaj saĝuloj? ili do
diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri
Egiptujo. 13 Malsaĝiĝis la princoj de Coan, trompiĝis la princoj
de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj. 14 La
Eternulo verŝis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis
Egiptujon en ĉiuj ĝiaj faroj, kiel ebriulo ŝanceliĝas vomante. 15
Kaj estos en Egiptujo nenia faro, kiun farus kapo aŭ vosto,
branĉo aŭ kano.

16 En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; ĝi tremos kaj timos
antaŭ la moviĝo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li svingos
super ĝi. 17 Kaj la lando de Jehuda fariĝos teruraĵo por la
Egiptoj; ĉiu, kiu rememoros ĝin, ektimos, pro la decido de la
Eternulo Cebaot, kiun Li decidis pri ili.

18 En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj
la lingvon Kanaanan kaj ĵurantaj per la Eternulo Cebaot; unu
havos la nomon Urbo de Detruo.

19 En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando
Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud ĝia limo; 20 kaj ĝi
estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta;
ĉar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al
ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin. 21 Kaj la Eternulo
fariĝos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la
Eternulon, kaj alportos buĉoferojn kaj farunoferojn, kaj faros
sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos. 22 La Eternulo
frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al
la Eternulo, kaj Li aŭskultos ilian peton kaj resanigos ilin.

23 En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la
Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la
Egiptoj servados kune kun la Asirianoj.

24 En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio;
estos beno sur la tero. 25 La Eternulo Cebaot benos ilin,
dirante: Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de
Miaj manoj, kaj Mia heredaĵo Izrael.

Sekva Ĉapitro →