↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 18

1 Ve al la lando flanke ombrata, kiu troviĝas transe de la
riveroj Etiopaj, 2 kiu sendas senditojn per la maro kaj per kanaj
ŝipoj sur la akvo! Iru, rapidaj senditoj, al la popolo
grandkreska kaj glathaŭta, al la popolo, kiu estas pli terura, ol
kia ajn alia, al la popolo laŭregulara kaj piedpremanta, kies
landon tratranĉas riveroj. 3 Vi ĉiuj, kiuj troviĝas en la mondo
kaj loĝas sur la tero! rigardu, kiam oni levos standardon; kaj
aŭskultu, kiam oni ekblovos per trumpeto. 4 Ĉar tiel diris al mi
la Eternulo: Mi restos trankvila kaj rigardos en Mia loĝejo, kiel
serena varmego ĉe hela lumo, kiel rosa nubo ĉe varmego de
rikolto. 5 Ĉar antaŭ la rikolto, kiam la florado finiĝis kaj la
floro fariĝis matura bero, Li detranĉos la branĉojn per tranĉiloj
kaj deprenos la vinberbranĉojn. 6 Ĉio kune estos lasita por la
rabobirdoj de la montoj kaj por la bestoj de la tero; kaj la
rabobirdoj loĝos super ĝi en somero, kaj ĉiaj bestoj de la tero
super ĝi vintros. 7 En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la
Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la
Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathaŭta, la popolo,
kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo laŭregulara kaj
piedpremanta, kies landon tratranĉas riveroj.

Sekva Ĉapitro →