↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 20

1 En la jaro, kiam Tartan venis Aŝdodon, kien lin sendis Sargon,
reĝo de Asirio, kaj li militis kontraŭ Aŝdod kaj prenis ĝin, 2 en
tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante:
Iru, kaj demetu la sakaĵon de via lumbo, kaj demetu la ŝuojn de
viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda. 3 Kaj
la Eternulo diris: Kiel Mia servanto Jesaja iris nuda kaj
nudpieda por trijara montrado kaj antaŭdirado pri Egiptujo kaj
Etiopujo, 4 tiel la reĝo de Asirio kondukos la kaptitajn Egiptojn
kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj maljunulojn, nudajn kaj
nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj, malhonore por la Egiptoj.
5 Kaj ili havos teruron kaj honton pro Etiopujo, kiun ili fidis,
kaj pro Egiptujo, pri kiu ili fanfaronis. 6 Kaj en tiu tempo
diros la loĝantoj de tiu apudmara lando: Jen kia estas nia fidita
lando, kien ni kuris, por serĉi helpon, por savi nin kontraŭ la
reĝo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?

Sekva Ĉapitro →