↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 17

1 Profetaĵo pri Damasko:

Jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj. 2
Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie paŝtiĝos, kaj
neniu ilin fortimigos. 3 Kaj detruita estos la fortikaĵo de
Efraim, kaj la regno de Damasko kaj la restaĵo de Sirio estos
kiel la gloro de la Izraelidoj, diras la Eternulo Cebaot.

4 En tiu tempo maldikiĝos la gloro de Jakob, kaj lia grasa korpo
malgrasiĝos. 5 Kaj estos tiel, kiel kiam rikoltanto enkolektis la
grenon kaj lia mano rikoltis la spikojn, kaj estos kiel post la
rikolto de spikoj en la valo Refaim. 6 Kaj restos tie
postrikoltaĵo, kiel ĉe la skuado de olivarbo: du, tri olivoj sur
la supro de alta branĉo, kvar, kvin sur la branĉoj fruktoportaj,
diras la Eternulo, Dio de Izrael. 7 En tiu tempo la homo sin
turnos al sia Kreinto, kaj liaj okuloj ekrigardos al la Sanktulo
de Izrael. 8 Kaj li ne turnos sin al la altaroj, faritaj de liaj
manoj, kaj ne rigardos al la faritaĵo de siaj fingroj, al la
sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno. 9 En tiu tempo liaj
urboj fortikigitaj estos kiel ruinoj en arbaro aŭ sur altaĵo,
kiujn oni forlasis pro la Izraelidoj, kaj ili estos dezertaj. 10
Ĉar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris la Rokon de
via forteco; tial vi plantis plantaĵojn plezurigajn kaj kreskigis
fremdan vinberbranĉon; 11 en la tago, kiam vi plantis, vi zorgis
pri la kreskado, kaj en la mateno, kiam vi semis, vi zorgis pri
la floroj; sed en la tago de ricevado estas ne rikolto, sed
doloro suferiga.

12 Ho ve! bruo de multe da popoloj; ili bruas simile al la bruo
de maroj; kaj tumulto de gentoj, kiel tumulto de grandaj akvoj.
13 Gentoj bruas simile al la bruado de grandaj akvoj; sed Li
minace ekkrios al ili, kaj ili forkuros malproksimen, kaj ili
estos pelataj, kiel grenventumaĵo sur la montoj estas pelata de
vento, kaj kiel polvo estas pelata de ventego. 14 Dum la vespero
jen estas teruro; sed antaŭ la mateno ili jam ne ekzistas. Tia
estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.

Sekva Ĉapitro →