↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 12

1 En tiu tago vi diros: Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam
Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min. 2
Jen Dio estas mia savo: mi fidas, kaj mi ne timas; ĉar Dio, la
Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li fariĝis mia savo.
3 Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo. 4 Kaj vi
diros en tiu tago: Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu
Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.
5 Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris; tio estu sciata
sur la tuta tero. 6 Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar
granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

Sekva Ĉapitro →