↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 11

1 Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el
ĝiaj radikoj. 2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo,
spirito de saĝo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto,
spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo. 3 Kaj agrabla
estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de
siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li
eldirados verdiktojn; 4 sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj
laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando;
kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro
de siaj lipoj li mortigos malpiulon. 5 Vero estos la zono de lia
lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj. 6 Kaj loĝos lupo kun
ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido
kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin
kondukos. 7 Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos
kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. 8 Kaj suĉinfano
ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian
manon sur la neston de vipuro. 9 Oni ne malbonagos kaj ne
difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena
de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

10 En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo
por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.

11 En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri
la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo
kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de
Ĥamat kaj de la insuloj de la maro. 12 Kaj Li levos standardon
inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la
disĵetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero. 13
Kaj malaperos la envio kontraŭ Efraimon, kaj la premantoj de
Jehuda ekstermiĝos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne
premos Efraimon. 14 Sed ili flugos kune al la Filiŝtoj
okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj
Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos. 15 Kaj
la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon
kun forta vento super la Rivero, kaj dividos ĝin en sep
riveretojn, kiujn oni povos transiri en ŝuoj. 16 Kaj estos vojo
por la restaĵo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al
Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.

Sekva Ĉapitro →