↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 13

1 Profetaĵo pri Babel, kiun viziis Jesaja, filo de Amoc.

2 Sur senarba monto levu standardon, laŭte voku al ili, faru
signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la
eminentuloj. 3 Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al Mia
kolero Miajn fortulojn, kiuj ĝojas pro Mia majesteco. 4 Bruo de
amaso estas sur la montoj, kvazaŭ de grandnombra popolo! bruo de
la regnoj de nacioj kolektiĝintaj! la Eternulo Cebaot
ĉirkaŭrigardas la batalontan militistaron. 5 Ili venis el lando
malproksima, de la rando de la ĉielo, la Eternulo kaj la iloj de
Lia kolero, por ruinigi la tutan landon. 6 Ĝemu, ĉar proksima
estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo ĝi venos de la
Plejpotenculo. 7 Tial ĉiuj manoj senfortiĝas kaj ĉiu homa koro
senkuraĝiĝas. 8 Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin
atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas
unu alian, iliaj vizaĝoj flamas. 9 Jen venis la tago de la
Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon
dezerto kaj ekstermi el ĝi ĝiajn pekulojn. 10 La steloj de la
ĉielo kaj ĝiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno
mallumiĝis leviĝante, kaj la luno ne briligos sian lumon. 11 Mi
repagos al la mondo la malbonon kaj al la malpiuloj ilian kulpon;
Mi ĉesigos la fierecon de la malhumiluloj, kaj la arogantecon de
la potenculoj Mi malaltigos. 12 Mi faros, ke viro estos pli kara,
ol oro, kaj homo estos pli kara, ol la ora metalo el Ofir. 13 Por
tio Mi ektremigos la ĉielon, kaj la tero skuiĝos el sia loko, pro
la kolero de la Eternulo Cebaot kaj en la tago de Lia flama
kolero. 14 Ili estos kiel gazelo persekutata, kiel ŝafo
forlasita; ĉiu sin turnos al sia popolo, kaj ĉiu kuros al sia
lando. 15 Ĉiu renkontita estos trapikita, kaj ĉiu kaptita falos
de glavo. 16 Iliaj infanoj estos frakasitaj antaŭ iliaj okuloj;
iliaj domoj estos prirabitaj, kaj iliaj edzinoj estos
malhonoritaj. 17 Mi vekos kontraŭ ilin la Medojn, kiuj ne ŝatas
arĝenton kaj oron ne avidas, 18 sed per pafarkoj mortigas
junulojn, frukton de ventro ne kompatas; infanojn ne indulgas
ilia okulo. 19 Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta
belaĵo de la Ĥaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de
Dio; 20 neniu iam tie sidos, kaj por eterne ĝi restos neloĝata;
Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj paŝtistoj tie ne ripozos.
21 Ripozos tie sovaĝaj bestoj, kaj iliaj domoj estos plenaj de
gufoj, kaj strutoj tie loĝos, kaj virkaproj tie saltados. 22 Kaj
ŝakaloj bruos en iliaj palacoj, kaj strigoj en la salonoj de
amuzo. Kaj baldaŭ venos ĝia tempo, kaj ĝiaj tagoj ne daŭros.

Sekva Ĉapitro →