↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 10

1 Ve al la leĝdonantoj, kiuj starigas maljustajn leĝojn, kaj al
tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn, 2 por forpuŝi
malriĉulojn de la leĝo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de
Mia popolo, por ke la vidvinoj fariĝu ilia rabakiro, kaj por
prirabi la orfojn! 3 Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de
pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por serĉi
helpon? kaj kie vi lasos vian honoron, 4 por ne fleksiĝi inter la
kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia
kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.

5 Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj
manoj estas Mia indigno. 6 Kontraŭ popolon hipokritan Mi lin
sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon,
ke li prenu militakiron, ke li rabu rabaĵon, kaj ke li piedpremu
ĝin kiel koton sur la stratoj. 7 Sed li ne tiel tion komprenas,
kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi
ne malmulte da popoloj; 8 ĉar li diras: Ĉu miaj princoj ĉiuj ne
estas reĝoj? 9 Ĉu Kalno ne estas kiel Karkemiŝ? ĉu Ĥamat ne estas
kiel Arpad? ĉu Samario ne estas kiel Damasko? 10 Ĉar mia mano
trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli multaj ol en
Jerusalem kaj en Samario, 11 tial, kiel mi agis kun Samario kaj
ĝiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj ĝiaj idoloj.

12 Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto
Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila
reĝo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj; 13 ĉar
li diris: Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia
saĝeco, ĉar mi estas saĝa; mi forigis la limojn de la popoloj,
rabis iliajn provizojn, kaj mi deĵetis kiel potenculo la
sidantojn; 14 kaj mia mano trovis la riĉaĵon de la popoloj kiel
neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis
la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la buŝon, nek
krietis. 15 Ĉu povas hakilo fanfaroni antaŭ tiu, kiu hakas per
ĝi? ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu ĝin tiras? kvazaŭ vergo
svingus tiun, kiu ĝin levas! kvazaŭ bastono levus tiun, kiu ne
estas el ligno!

16 Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur
liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo. 17
Kaj la lumo de Izrael fariĝos fajro, kaj lia Sanktulo fariĝos
flamo; kaj ĝi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj
dornojn en unu tago, 18 kaj ekstermos la majeston de lia arbaro
kaj de lia fruktoĝardeno, de la animo ĝis la karno; kaj li
fariĝos kiel senfortigita kadukulo. 19 La restaĵo de la arboj de
lia arbaro estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri.

20 En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo
de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la
Eternulon, la Sanktulon de Izrael. 21 Konvertiĝos la restintoj,
la restintoj de Jakob, al la Dio potenca. 22 Ĉar se via popolo,
ho Izrael, eĉ estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj
konvertiĝos; ĉar estas decidita ekstermo per inunda justeco. 23
Ĉar deciditan ekstermon la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, faros en
la tuta lando.

24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Ne timu la
Asirianon, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion; per vergo li vin
frapos, kaj sian bastonon li levos kontraŭ vin, kiel la Egiptoj;
25 ĉar ankoraŭ tre malmulte daŭros, kaj finiĝos la kolero kaj Mia
furiozo pro iliaj malbonagoj; 26 kaj la Eternulo Cebaot aperigos
vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn ĉe la roko Oreb kaj
kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos ĝin, kiel
kontraŭ la Egiptojn. 27 Kaj en tiu tago lia ŝarĝo estos deprenita
de sur viaj ŝultroj kaj lia jugo de sur via kolo, kaj la jugo
krevos pro la graseco.

28 Li venas Ajaton, trapasas Migronon, revizias siajn armilojn en
Miĥmaŝ; 29 ili trapasis la pasejon, tradormas la nokton en Geba;
Rama tremas, Gibea de Saul forkuras. 30 Kriu laŭte, filino de
Galim! atentu, Laiŝ! ho malriĉa Anatot! 31 Madmena cedas, la
loĝantoj de Gebim forkuras. 32 Jam hodiaŭ li restos en Nob; li
etendas sian manon kontraŭ la monton de la filino de Cion,
kontraŭ la monteton de Jerusalem.

33 Jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, kun forto dehakos
branĉojn; la alte leviĝintaj estos dehakitaj, kaj la fieraj estos
humiligitaj. 34 Kaj Li pereigos la densajn partojn de la arbaro
per fero, kaj Lebanon falos de la Potenculo.

Sekva Ĉapitro →