↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 9

1 Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj: kiel
la antaŭa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de
Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la
transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj. 2 Popolo,
kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj
en lando de morta ombro, ekbrilis lumo. 3 Vi multigis la popolon,
Vi grandigis ĝian ĝojon; ili ĝojas antaŭ Vi, kiel oni ĝojas dum
la rikolto, kiel oni ĝojas ĉe dividado de rabakiro. 4 Ĉar la
jugon de ilia ŝarĝo, la kanon de ilia ŝultro, kaj la bastonon de
ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan. 5 Ĉar ĉiu
armaĵo de tiuj, kiuj sin brue armis, kaj la vestoj, kiuj ruliĝis
en sango, estos forbruligitaj, ekstermitaj per fajro. 6 Ĉar
infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado
estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto,
Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; 7 por pligrandigi
la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia
regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de
nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

8 Vorton sendis la Sinjoro al Jakob, kaj ĝi falis en Izrael. 9
Tion sciu la tuta popolo, Efraim kaj la loĝantoj de Samario, kiuj
diras kun fiereco kaj kun malhumila koro: 10 Brikoj falis, sed el
hakitaj ŝtonoj ni konstruos; sikomoroj estas dishakitaj, sed ni
anstataŭigos ilin per cedroj. 11 La Eternulo fortigos kontraŭ ili
la malamikojn de Recin, kaj liajn kontraŭulojn Li ekscitos, 12 la
Sirianojn de antaŭe kaj la Filiŝtojn de malantaŭe; kaj ili
formanĝos Izraelon per la tuta buŝo. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne
kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.

13 Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu ĝin batas, kaj la
Eternulon Cebaot ili ne serĉas. 14 Tial la Eternulo dehakos ĉe
Izrael la kapon kaj la voston, branĉon kaj kanon, en unu tago. 15
Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas
malveraĵon, estas la vosto. 16 La gvidantoj de tiu popolo
erarigas, kaj la gvidatoj pereos. 17 Tial la Sinjoro ne ĝojos pro
iliaj junuloj, kaj iliajn orfojn kaj vidvinojn Li ne kompatos;
ĉar ĉiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj, kaj ĉiu buŝo
parolas malnoblaĵon. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero,
kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.

18 Ĉar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj
pikarbustojn ĝi formanĝas, ĝi brulas en densejo de arbaro, kaj
leviĝas kolonoj da fumo. 19 De la kolero de la Eternulo Cebaot
ekbrulis la tero, kaj la popolo fariĝis manĝaĵo por la fajro;
neniu kompatas sian fraton. 20 Oni tranĉas dekstre kaj restas
malsataj, oni manĝas maldekstre kaj ne satiĝas; ĉiu manĝas la
karnon de sia brako. 21 Manase estas kontraŭ Efraim, kaj Efraim
kontraŭ Manase, ambaŭ kune kontraŭ Jehuda. Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia
kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.

Sekva Ĉapitro →