↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 8

1 Kaj la Eternulo diris al mi: Prenu al vi grandan skribtabulon,
kaj skribu sur ĝi per homa skribilo: Rapidu akiri, baldaŭ rabado.
2 Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn: la pastron Urija,
kaj Zeĥarjan, filon de Jebereĥja. 3 Kaj mi iris al la profetino,
kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj la Eternulo diris al mi:
Donu al li la nomon: Rapidu-Akiri-Baldaŭ-Rabado. 4 Ĉar antaŭ ol
la knabo povoscios voki: Mia patro, kaj Mia patrino, la riĉaĵon
de Damasko kaj la rabakiron de Samario oni portos antaŭ la reĝo
de Asirio.

5 Kaj plue la Eternulo parolis al mi, dirante: 6 Pro tio, ke ĉi
tiu popolo malŝatis la akvon de Ŝiloaĥ, kiu fluas kviete, kaj
ĝojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja: 7 pro tio la Sinjoro
jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda,
la reĝon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj ĝi leviĝos super
ĉiujn siajn kuŝujojn kaj iros super ĉiujn siajn bordojn. 8 Kaj ĝi
enpenetros en Judujon, inundos, leviĝos, kaj atingos ĝis la kolo;
kaj ĝi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho
Emanuel.

9 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi ĉiuj en la
malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi
ektimos. 10 Pripensu entreprenon, sed ĝi neniiĝos; parolu
vortojn, sed ili ne plenumiĝos, ĉar kun ni estas Dio. 11 Ĉar tiel
diris al mi la Eternulo, tenante la manon sur mi, kaj Li instruis
al mi, ke mi ne iru la vojon de tiu popolo, kaj Li diris: 12 Ne
nomu konspiro ĉion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj
tion, kion ĝi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru. 13 La
Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por
vi terura. 14 Li estos sanktaĵo kaj ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko
de alfrapiĝo por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la
loĝantoj de Jerusalem. 15 Kaj multaj falpuŝiĝos, kaj falos kaj
rompiĝos, kaj enretiĝos kaj kaptiĝos.

16 Ligu la ateston, sigelu la leĝon ĉe Miaj lernantoj. 17 Kaj mi
atendas la Eternulon, kiu kaŝis Sian vizaĝon antaŭ la domo de
Jakob, kaj mi esperas al Li. 18 Jen, mi kaj la infanoj, kiujn la
Eternulo donis al mi, estas kiel signoj kaj atentigiloj en Izrael
de la Eternulo Cebaot, kiu loĝas sur la monto Cion.

19 Kaj se oni diros al vi: Demandu la antaŭdiristojn kaj la
sorĉistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, ĉar popolo ja
demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj: 20 tiam al
la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili
ne havos matenan ĉielruĝon. 21 Ili irados sur ĝi premataj kaj
malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos
sian reĝon kaj sian Dion, kaj rigardos supren. 22 Kaj la teron
ili rigardos, kaj ili vidos mizeron kaj mallumon, premantan
mallumon, kaj en la mallumon ili estos puŝataj.

Sekva Ĉapitro →