↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 7

1 En la tempo de Aĥaz, filo de Jotam, filo de Uzija, reĝo de
Judujo, eliris Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja,
reĝo de Izrael, kontraŭ Jerusalemon, por militi kontraŭ ĝi; sed
ili ne povis konkeri ĝin. 2 Oni raportis al la domo de David,
dirante: La Sirianoj stariĝis tendare en la lando de Efraim. Tiam
ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de
arbaro tremas de vento.

3 Sed la Eternulo diris al Jesaja: Iru renkonte al Aĥaz, vi kaj
via filo Ŝear-Jaŝub, al la fino de la akvotubo de la supra
lageto, ĉe la vojo al la kampo de fulistoj, 4 kaj diru al li:
Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne
senkuraĝiĝu pro la du fumantaj brulŝtipoj, pro la furiozo de
Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja. 5 La Sirianoj,
kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon
kontraŭ vi, kaj diras: 6 Ni iru kontraŭ Judujon, ni malgrandigu
ĝin, malkovru ĝin por ni, kaj ni starigu kiel reĝon super ĝi la
filon de Tabeel. 7 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Tio ne
plenumiĝos, kaj tio ne estos. 8 Ĉar la kapo de Sirio estas
Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin
jaroj Efraim ĉesos esti popolo. 9 Kaj la kapo de Efraim estas
Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi
ne kredas, vi ne estas fidelaj.

10 Kaj plue diris la Eternulo: Diru al Aĥaz jene: 11 Petu por vi
signon de la Eternulo, via Dio, ĉu profunde malsupre, ĉu alte
supre. 12 Sed Aĥaz diris: Mi ne petos, kaj mi ne incitos la
Eternulon. 13 Kaj li diris: Aŭskultu, domo de David: ĉu ne
sufiĉas al vi ĉagreni homojn, ke vi ĉagrenas eĉ mian Dion? 14
Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis,
kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel. 15
Buteron kaj mielon li manĝos, ĝis li povoscios forpuŝi malbonon
kaj elekti bonon. 16 Sed antaŭ ol la knabo povoscios forpuŝi
malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi
timas pro ĝiaj du reĝoj. 17 La Eternulo venigos sur vin kaj sur
vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne
venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos
la reĝon de Asirio.

18 En tiu tago la Eternulo alvokos la muŝojn de la randoj de la
lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria; 19 kaj ili
venos kaj sidiĝos ĉiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la fendoj
de la rokoj kaj sur ĉiuj arbustoj kaj sur ĉiuj pikarbetaĵoj.

20 En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la
transriveranoj, per la reĝo de Asirio, la kapon kaj la harojn de
la piedoj, kaj forigos eĉ la barbon.

21 En tiu tempo homo nutros junan bovinon kaj du ŝafojn; 22 kaj
pro la abundo de lakto li manĝos buteron; ĉar buteron kaj lakton
manĝos ĉiu, kiu restos en la lando.

23 En tiu tempo ĉiu loko, kie estis mil vinberbranĉoj, havantaj
la prezon de mil arĝentaj moneroj, kovriĝos per dornoj kaj
pikarbustoj. 24 Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, ĉar la
tuta lando kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj. 25 Kaj sur ĉiujn
montojn, kiujn oni prilaboradis per pioĉoj, oni ne povos
supreniri pro timo antaŭ la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos
tien bovojn, oni irigos tien ŝafojn.

Sekva Ĉapitro →