↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 6

1 En la jaro de la morto de la reĝo Uzija mi vidis la Sinjoron,
sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la
templon. 2 Serafoj staris supre de Li; ĉiu havis po ses flugiloj;
per du li kovris sian vizaĝon, per du li kovris siajn piedojn,
kaj per du li flugis. 3 Kaj unu vokadis al alia, kaj diris:
Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero
estas plena de Lia gloro. 4 Ekŝanceliĝis de la vokanta voĉo la
kolonoj de la pordo, kaj la domo pleniĝis de fumo. 5 Kaj mi
diris: Ve al mi! ĉar mi pereis; ĉar mi estas homo kun malpura
buŝo, kaj mi loĝas inter popolo malpurbuŝa, kaj la Reĝon, la
Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj. 6 Tiam alflugis al mi unu el
la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per
prenilo prenis de la altaro, 7 kaj li ektuŝis mian buŝon, kaj
diris: Jen ĉi tio ektuŝis vian buŝon, kaj foriĝis via malpieco,
kaj via peko estas pardonita. 8 Kaj mi ekaŭdis la voĉon de la
Sinjoro, kiu diris: Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi
diris: Jen mi estas, sendu min. 9 Tiam Li diris: Iru kaj diru al
tiu popolo: Vi aŭdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne
rimarkos. 10 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj ĝiajn orelojn
surdigu, kaj ĝiajn okulojn blindigu, por ke ĝi ne vidu per siaj
okuloj, kaj por ke ĝi ne aŭdu per siaj oreloj, por ke ĝi ne
komprenu per sia koro, por ke ĝi ne konvertiĝu kaj ne saniĝu. 11
Mi diris: Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis: Ĝis malpleniĝos
la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de
homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos. 12 Kaj la Eternulo
forigos la homojn, kaj granda estos la forlasiteco en la lando.
13 Se restos en ĝi dekono, ĝi ankaŭ ekstermiĝos, sed kiel
terebintarbo aŭ kverko, de kiuj post la dehako restas ankoraŭ
radiko; sankta semo estos ĝia radiko.

Sekva Ĉapitro →