↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 5

1 Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia
vinberĝardeno. Vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo; 2
kaj li ĉirkaŭfosis ĝin, senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej
bonspecajn vinberbranĉojn; kaj li konstruis turon meze de ĝi, kaj
ankaŭ vinpremejon li elhakis en ĝi; kaj li esperis, ke ĝi donos
bonajn vinberojn, sed ĝi donis senvalorajn berojn. 3 Nun, ho
loĝantoj de Jerusalem kaj Judujo, juĝu do inter mi kaj mia
vinberĝardeno. 4 Kion oni povas ankoraŭ fari al mia
vinberĝardeno, kion mi ne faris por ĝi? kial mi esperis, ke ĝi
donos bonajn vinberojn, kaj ĝi tamen donis berojn senvalorajn? 5
Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinberĝardeno:
forigita estos ĝia barilo, kaj ĝi estos ruinigata, ĝiaj muroj
estos disĵetitaj, kaj ĝi estos piedpremata. 6 Mi lasos ĝin
dezerta, ĝi ne estos pritranĉata nek prifosata, kaj elkreskos en
ĝi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne
verŝu sur ĝin pluvon. 7 La vinberĝardeno de la Eternulo Cebaot
estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej
amata plantaĵo; kaj Li esperis justecon, sed montriĝis malnoblaĵo
--bonagojn, sed montriĝis kriindaĵo.

8 Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, ĝis
restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon! 9 En
miaj oreloj estas la vortoj de la Eternulo Cebaot: Multaj domoj
fariĝos dezertaj, grandaj kaj bonaj estos sen loĝantoj. 10 Ĉar
dek parceloj da vinberĝardeno donos nur unu bat'on, kaj ĥomero da
semoj donos nur unu efon.

11 Ve al tiuj, kiuj leviĝas frue matene, por fordoni sin al
drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino! 12
Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj
festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la
faron de Liaj manoj ili ne vidas. 13 Tial mia popolo estas
forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj ĝiaj
eminentuloj konsumiĝis de malsato, kaj ĝia popolamaso senfortiĝis
de soifo. 14 Pro tio Ŝeol larĝigis sian internon kaj
eksterordinare malfermis sian faŭkon; kaj malleviĝos tien ĝia
gloro kaj ĝia amaso kaj ĝia bruantaro kaj ĝia gajularo. 15
Kliniĝos homo kaj malaltiĝos viro, kaj la okuloj de fieruloj
humiliĝos. 16 Sed la Eternulo Cebaot altiĝos en la juĝo, kaj la
sankta Dio estos sankta en la justeco. 17 Tiam la ŝafidoj
paŝtiĝos en bona ordo, kaj fremduloj manĝos tion, kio restos de
la fortuloj.

18 Ve al tiuj, kiuj altiras malbonagon per ŝnuroj de vanteco kaj
pekon kvazaŭ per ĉenoj de ĉaroj; 19 al tiuj, kiuj diras: Li
rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la
Sanktulo de Izrael alproksimiĝu kaj venu, por ke ni ĝin ekkonu!

20 Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono,
kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon
faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!

21 Ve al tiuj, kiuj estas saĝuloj en siaj okuloj kaj antaŭ si mem
estas kompetentuloj!

22 Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj,
por miksi ebriigaĵon, 23 kiuj pravigas malvirtulon pro subaĉeto,
kaj de pravulo forprenas lian pravecon! 24 Pro tio, kiel la lango
de fajro formanĝas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel
ilia radiko fariĝos nutraĵo, kaj ilia floro suprenflugos kiel
polvo; ĉar ili malŝatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la
vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis.

25 Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo,
kaj Li etendis Sian manon kontraŭ ĝin kaj frapis ĝin; kaj
ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto
sur la stratoj; kaj malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis,
kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita. 26 Kaj Li levos signon por
la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la
ekstremaĵo de la tero, kaj ĝi venos rapide kaj facile. 27 Ne
estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, ĝi ne dormos nek
dormetos, ne deliberiĝos la zono de ĝia lumbo, kaj ne disŝiriĝos
rimeno de ĝia ŝuo. 28 Ĝiaj sagoj estas akraj, kaj ĉiuj ĝiaj
pafarkoj estas streĉitaj; la hufoj de ĝiaj ĉevaloj estas kiel
granito, kaj la radoj de ĝiaj ĉaroj kiel ventego. 29 Ĝia blekado
estas simila al la leona; ĝi krias, kiel leonidoj; ĝi ekbruas,
kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas. 30 Kaj
ĝi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro;
kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la
lumo malaperos el la ĉielo.

Sekva Ĉapitro →