↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 4

1 En tiu tago ekkaptos sep virinoj unu viron, kaj diros: Ni
manĝados nian panon, kaj ni portados niajn vestojn; nur permesu
al ni porti vian nomon, forigu de ni nian malhonoron.

2 En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro,
kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitaĵo
de Izrael. 3 Kaj la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en
Jerusalem estos nomataj sanktuloj, ĉiuj, al kiuj la sorto lasis
vivon en Jerusalem, 4 se la Sinjoro forlavos la malpuraĵon de la
filinoj de Cion, kaj forigos el Jerusalem la sangon, kiu estas
interne de ĝi, per la spirito de juĝo kaj per la spirito de
fajro. 5 Kaj super ĉiu loko de la monto Cion kaj super ĉiuj ĝiaj
kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj
flamon de brulanta fajro por la nokto; super ĉio honora estos
ŝirmo. 6 Kaj estos tendo, por ombri kontraŭ la varmegeco de la
tago, kaj por rifuĝigi kaj ŝirmi kontraŭ malbona vetero kaj
pluvo.

Sekva Ĉapitro →