↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 3

1 Ĉar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem
kaj de Judujo la apogon kaj forton, ĉian apogon de pano kaj ĉian
apogon de akvo; 2 heroon kaj militiston, juĝiston kaj profeton,
aŭguriston kaj plejaĝulon, 3 kvindekestron kaj eminentulon,
konsiliston, majstron, kaj lertan sorĉiston. 4 Kaj junulojn Mi
faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin. 5 Kaj premos la
popolo ĉiu la alian kaj ĉiu sian proksimulon; junulo estos
aroganta kontraŭ maljunulo, kaj senvalorulo antaŭ eminentulo. 6
Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante: Vi
havas veston, estu do nia estro, kaj ĉi tiu ruino estu sub via
mano. 7 Sed ĉi tiu laŭte protestos, dirante: Mi ne volas esti
kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min
estro de la popolo. 8 Ĉar malfortiĝis Jerusalem, kaj Judujo
falis; ĉar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraŭ la
Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto. 9 La signoj de
iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la
Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili
mem repagis al si malbonon. 10 Parolu pri la justulo, ke estas
bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj. 11 Ve al la
malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al
li. 12 Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas ĝin. Mia
popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via
irado. 13 La Eternulo stariĝis, por juĝi; Li staras, por juĝi
popolojn. 14 La Eternulo faros juĝan proceson kontraŭ la
plejaĝuloj de Lia popolo kaj kontraŭ ĝiaj estroj: Vi ruinigis la
vinberĝardenon; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj
domoj. 15 Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malriĉulojn?
diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

16 Kaj la Eternulo diras: Pro tio, ke la filinoj de Cion
fieriĝis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo,
iras kaj koketas, kaj tintas per ĉenetoj sur la piedoj: 17 la
Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la
Eternulo nudigos ilian hontindaĵon. 18 En tiu tago la Sinjoro
forigos la ornamon de la ĉenetoj kaj la steletojn kaj la
lunetojn, 19 la orelringojn, la ĉenetojn kaj la ĉirkaŭligojn, 20
la brilaĵetojn kaj la bukojn kaj la laĉojn kaj la parfumujojn kaj
la talismanojn, 21 la ringojn kaj la nazringojn, 22 la
multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la
saketojn, 23 la spegulojn kaj la delikatajn ŝtofojn kaj la
kapornamojn kaj la kaptukojn. 24 Kaj anstataŭ bonodoro estos
malbonodoro, kaj anstataŭ zono estos ŝnuro, kaj anstataŭ krispaj
haroj estos kalvo, kaj anstataŭ eleganta mantelo estos sako,
anstataŭ beleco estos brulmakuloj. 25 Viaj viroj falos de glavo,
kaj viaj fortuloj en la milito. 26 Kaj ĝiaj pordegoj ploros kaj
funebros, kaj mizere ĝi sidos sur la tero.

Sekva Ĉapitro →