↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 2

1 Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj
Jerusalem.

2 Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo
staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj
altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj. 3 Kaj iros multaj popoloj,
kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al
la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj,
kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la
vorto de la Eternulo el Jerusalem. 4 Kaj Li juĝos inter la
nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj
glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio
glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

5 Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo. 6
Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, ĉar ili pli
pleniĝis ol antaŭe kaj ili sorĉas kiel la Filiŝtoj kaj aliĝis al
infanoj de aligentuloj. 7 Kaj ilia lando pleniĝis de arĝento kaj
oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando pleniĝis
de ĉevaloj, kaj sennombraj estas iliaj ĉaroj. 8 Kaj ilia lando
pleniĝis de idoloj; ili adorkliniĝas al la faritaĵo de siaj
manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj. 9 Kaj kliniĝis la homo,
kaj malaltiĝis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin. 10 Eniru en
rokon kaj kaŝu vin en la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj
antaŭ la majesto de Lia grandeco. 11 La fieraj okuloj de homo
malleviĝos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la
Eternulo sola estos alta en tiu tago. 12 Ĉar la tago de la
Eternulo Cebaot estos super ĉio malhumila kaj alta kaj super ĉio
aroganta, kiu estos malaltigita; 13 kaj super ĉiuj cedroj de
Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super ĉiuj kverkoj de
Baŝan; 14 kaj super ĉiuj altaj montoj, kaj super ĉiuj leviĝintaj
montetoj; 15 kaj super ĉiu alta turo, kaj super ĉiu fortikigita
muro; 16 kaj super ĉiuj ŝipoj de Tarŝiŝ, kaj super ĉiuj
belaspektaĵoj. 17 Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj
altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta
en tiu tago. 18 La idoloj estos tute neniigitaj. 19 Kaj oni iros
en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro
timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li
leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron. 20 En tiu tago la homo
ĵetos al la talpoj kaj vespertoj siajn arĝentajn kaj orajn
idolojn, kiujn li faris al si por adorado; 21 por eniri en
kavernojn de rokoj kaj en fendojn de ŝtonegoj, pro timo antaŭ la
Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por
ĵeti teruron sur la teron. 22 Ĉesu zorgi pri homo, kies animo
estas en liaj nazotruoj; ĉar kion li valoras?

Sekva Ĉapitro →