↑ Enhavo

Jesaja

Ĉapitro 1

1 Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj
Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj
de Judujo.

2 Aŭskultu, ho ĉielo, kaj atentu, ho tero, ĉar parolas la
Eternulo: Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min. 3
Bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de sia mastro;
sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas. 4 Ve al la popolo
peka, al la gento ŝarĝita de malbonagoj, al la idaro krima, al la
filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malŝatis la
Sanktulon de Izrael, ili forturniĝis malantaŭen. 5 Kion oni
ankoraŭ batu en vi, kiuj daŭrigas sian defaladon? la tuta kapo
estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta. 6 De la plando de
la piedo ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj kaj
tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek
ĉirkaŭligitaj, nek moligitaj per oleo. 7 Via lando estas dezerta,
viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaŭ vi
formanĝas fremduloj, kaj dezerta ĝi estas, kiel ruinigita de
fremduloj. 8 Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en
vinberĝardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo sieĝata. 9 Se
la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, ni fariĝus preskaŭ
kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.

10 Aŭskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la
instruon de nia Dio, popolo de Gomora! 11 Por kio Mi bezonas vian
multegon da buĉoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatiĝis de la
bruloferoj de ŝafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la
sangon de bovoj kaj ŝafidoj kaj kaproj Mi ne deziras. 12 Kiam vi
venas, por aperi antaŭ Mia vizaĝo, kiu postulas tion de viaj
manoj, ke vi paŝu sur Mian korton? 13 Ne plu alportu hipokritajn
donacojn; la incensado estas abomenindaĵo por Mi; monatkomencon,
sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras--krimo kaj sankta
kunveno! 14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas;
ili fariĝis por Mi ŝarĝo, tedis al Mi porti ilin. 15 Kiam vi
etendas viajn manojn, Mi kaŝas antaŭ vi Miajn okulojn; eĉ kiam vi
multe preĝas, Mi ne aŭskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.
16 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ
Miaj okuloj, ĉesu malbonagi. 17 Lernu agi bone, celu justecon,
helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.

18 Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo:
se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo;
kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano. 19 Se vi
estos humilaj kaj obeemaj, vi manĝos la bonaĵon de la tero; 20
sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; ĉar tiel
diris la buŝo de la Eternulo.

21 Kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! ĝi estis plena
de justeco, virto en ĝi loĝis, sed nun mortigistoj. 22 Via
arĝento fariĝis skorio, via vino miksiĝis kun akvo. 23 Viaj
estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de ŝtelistoj; ili ĉiuj amas
donacojn kaj ĉasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la
juĝa plendo de vidvino ne atingas ilin.

24 Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de
Izrael: Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontraŭuloj, kaj Mi
venĝos al Miaj malamikoj. 25 Kaj Mi remetos Mian manon sur vin,
kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan
stanon. 26 Kaj Mi restarigos viajn juĝistojn, kiel antaŭe, kaj
viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin
urbo de virto, civito fidela. 27 Cion elaĉetiĝos per justeco, kaj
ĝiaj revenintoj per virto. 28 La krimuloj kaj pekuloj pereos
kune, kaj la forlasintoj de la Eternulo ekstermiĝos. 29 Ĉar ili
estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis, kaj vi
estos hontigitaj pro la ĝardenoj, kiujn vi elektis. 30 Ĉar vi
estos kiel terebintarbo, kies folioj velkis, kaj kiel ĝardeno,
kiu ne havas akvon. 31 Kaj la fortulo fariĝos kiel stupo, kaj lia
laboro kiel fajrero; kaj ambaŭ brulos, kaj neniu estingos.

Sekva Ĉapitro →