↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Predikanto

Ĉapitro 11

1 Elsendu vian panon sur la akvon; ĉar post longa tempo vi ĝin
retrovos. 2 Donu parton al sep, kaj eĉ al ok, ĉar vi ne scias, ĉu
ne estos malfeliĉo sur la tero. 3 Kiam la nuboj pleniĝos, ili
verŝos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aŭ norden, ĝi
tie restos, kien ĝi falis. 4 Kiu observas la venton, tiu ne
semos; kaj kiu rigardas la nubojn, tiu ne rikoltos. 5 Kiel vi ne
scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formiĝas la ostoj en la
ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu
ĉion faras. 
6 Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne
ripozu; ĉar vi ne scias, ĉu tio aŭ alio estos pli ĝusta, aŭ ĉu
ambaŭ egale estos bonaj. 7 Agrabla estas la lumo, kaj bone estas
al la okuloj vidi la sunon. 8 Ĉar se eĉ multajn jarojn homo
vivus, li ĝoju en ili ĉiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj,
ĉar estos multe da ili; ĉio, kio venos, estas vantaĵo.

9 Ĝoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro ĝuu plezuron en la
tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien
rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri ĉio ĉi tio Dio venigos vin
al juĝo. 10 Tial forpelu malĝojon de via koro, kaj forigu
malagrablaĵon de via korpo; ĉar la infaneco kaj la juneco estas
vantaĵo.

Sekva Ĉapitro →