↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Predikanto

Ĉapitro 10

1 Venenaj muŝoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto;
pli ŝatata ol saĝo kaj honoro ofte estas malgranda malsaĝaĵo. 2
La koro de saĝulo estas ĉe lia dekstra flanko, kaj la koro de
malsaĝulo ĉe lia maldekstra. 3 Kaj eĉ en la vojo, laŭ kiu iras
malsaĝulo, mankas al li saĝo, kaj al ĉiu li diras, ke li estas
malsaĝulo. 4 Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian
lokon, ĉar mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn. 5 Ekzistas
malbono, kiun mi vidis sub la suno; ĝi estas kvazaŭ eraro,
venanta de la reganto: 6 senscieco estas metata tre alte, kaj la
riĉuloj sidas malalte. 7 Mi vidis sklavojn sur ĉevaloj, kaj
princojn, irantajn piede, kiel sklavoj. 8 Kiu fosas kavon, tiu
falos en ĝin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento. 9 Kiu
transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉo; kaj kiu
hakas lignon, tiu sin vundas per ĝi. 10 Se malakriĝis la hakilo,
kaj oni ne akrigas la tranĉan flankon, oni devas streĉi la
fortojn; kaj la ĉefaĵo estas prepari ĉion saĝe. 11 Se mordis la
serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto. 12
Vortoj el buŝo de saĝulo estas agrablaj, sed la buŝo de malsaĝulo
lin mem pereigas. 13 La komenco de la parolo de lia buŝo estas
malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo.
14 Malsaĝulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj
kio estos post li? kiu ĉi tion diros al li? 15 Penado de
malsaĝuloj lacigas ĉiun, kiu ne scias eĉ la vojon al la urbo. 16
Ve al vi, ho lando, se via reĝo estas infano kaj viaj princoj
manĝas frue! 17 Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de
nobla deveno kaj viaj princoj manĝas en ĝusta tempo, por fortiĝi,
ne por festeni! 18 De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni
mallevas la manojn, tramalsekiĝas la domo. 19 Por plezuro oni
aranĝas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas
por ĉio. 20 Eĉ en viaj pensoj ne malbenu la reĝon, kaj en via
dormoĉambro ne malbenu riĉulon; ĉar birdo ĉiela transportos vian
voĉon, kaj flugila estaĵo eldiros vian parolon.


Sekva Ĉapitro →