↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Predikanto

Ĉapitro 12

1 Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraŭ
ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi
diros: Mi ne havas plezuron de ili; 2 dum ne mallumiĝis la suno,
la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la
pluvo; 3 en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj
malfortiĝos la militantoj, kaj ĉesos mueli la muelantinoj, ĉar
estos malmulte da ili, kaj senvidiĝos la rigardantinoj tra la
fenestroj; 4 kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam
eksilentos la sonado de la muelŝtono; kaj homo leviĝados laŭ la
krio de birdo, kaj mallaŭtiĝos la sonoj de kantoj; 5 kaj altaĵojn
ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la
migdalarbo, kaj peziĝos la lokusto, kaj malaperos deziro: tiam
homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marŝos
plorantoj; 6 ĝis disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto, rompiĝos la ora
lampeto, rompiĝos la kruĉo ĉe la fonto, kaj falos la rado en la
puton; 7 kaj la polvo refariĝos tero, kiel ĝi estis, kaj la
spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis. 8 Vantaĵo de vantaĵoj,
diris la Predikanto; ĉio estas vantaĵo.

9 Krom tio, ke la Predikanto estis saĝulo, li ankoraŭ instruis
scion al la popolo; li ĉion pesis, esploris, kaj verkis multe da
sentencoj. 10 Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj
li skribis ĝuste vortojn de vero.

11 La paroloj de saĝuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel
enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili
estas donitaj de unu paŝtisto. 12 Kaj krom tio, mia filo, akceptu
mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus
fino, kaj multe legi lacigas la korpon.

13 Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion, kaj plenumu Liajn
ordonojn, ĉar ĉi tio estas ĉio por la homo. 14 Ĉar ĉiun faron Dio
venigos al juĝo, eĉ ĉion kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona.