↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Predikanto

Ĉapitro 9

1 Al ĉio ĉi tio mi direktis mian koron, por esplori ĉion ĉi tion,
ke la virtuloj kaj saĝuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de
Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin
atendas. 2 Al ĉiuj estas la sama sorto: al la virtulo kaj al la
malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la
oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la
pekulo, al la ĵuranto kaj al tiu, kiu timas ĵuron. 3 Ĉi tio estas
malbona en ĉio, kio fariĝas sub la suno, ke la sama sorto
ekzistas por ĉiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de
malbono, kaj sensencaĵo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj
poste ili transiras al la mortintoj. 4 Ĉar kiu troviĝas inter la
vivuloj, tiu havas ankoraŭ esperon; ĉar eĉ al hundo vivanta estas
pli bone, ol al leono mortinta. 
5 Ĉar la vivantoj scias, ke ili
mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne
ekzistas rekompenco, ĉar la memoro pri ili estas forgesita. 6 Kaj
ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe
malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio
fariĝas sub la suno.

7 Iru, manĝu ĝoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian
vinon, se Dio favoris viajn aferojn. 8 En ĉiu tempo viaj vestoj
estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo. 9 Ĝuu la vivon kun
la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj
kiun Dio donis al vi por ĉiuj viaj vantaj tagoj; ĉar ĉi tio estas
via apartenaĵo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris
sub la suno. 10 Kion ajn via mano povas fari laŭ via forto, tion
faru; ĉar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek saĝo, en
Ŝeol, kien vi iros.

11 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas
la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la saĝuloj
havas panon, kaj ne la talentuloj havas riĉecon, kaj ne la
kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili ĉiuj
dependas. 12 Ĉar eĉ ne scias la homo sian sorton; kiel fiŝoj,
kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikiĝintaj en
kaptilon, tiel kaptiĝas la homoj en tempo malbona, kiam ĝi atakas
ilin neatendite.

13 Ankaŭ jenan saĝaĵon mi vidis sub la suno, kaj ĝi ŝajnis al mi
granda: 14 estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj ĝi havis;
venis al ĝi granda reĝo, kaj sieĝis ĝin, kaj konstruis ĉirkaŭ ĝi
grandajn sieĝajn fortikaĵojn; 15 sed troviĝis en ĝi homo malriĉa
sed saĝa, kaj li savis la urbon per sia saĝeco; tamen neniu
rememoris tiun malriĉan homon. 16 Kaj mi diris: Pli bona estas
saĝo ol forto, tamen la saĝo de malriĉulo estas malrespektata,
kaj liaj vortoj ne estas aŭdataj.

17 La vortoj de saĝuloj, trankvile aŭskultitaj, estas pli bonaj
ol la kriado de reganto inter malsaĝuloj. 18 Pli bona estas saĝo,
ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.

Sekva Ĉapitro →