↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Predikanto

Ĉapitro 8

1 Kiu estas simila al saĝulo? kaj kiu komprenas la sencon de la
aferoj? Saĝeco de homo lumigas lian vizaĝon, kaj la maldelikateco
de lia vizaĝo ŝanĝiĝas. 2 Mi diras: La reĝan ordonon plenumu, pro
la ĵuro farita antaŭ Dio. 3 Ne rapidu foriri de antaŭ li, kaj ne
estu persistema en malbona afero; ĉar ĉion, kion li volos, li
povos fari. 4 Ĉar la vorto de reĝo estas potenca; kaj kiu povas
diri al li: Kion vi faras? 5 Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos
nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de
saĝulo. 6 Ĉar por ĉiu afero estas ĝia tempo kaj ĝia maniero; kaj
granda estas por la homo la malbono de tio, 7 ke li ne scias, kio
estos; ĉar kiu diros al vi, kiel estos? 8 Neniu homo povas regi
la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la
morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne
savas sian faranton. 9 Ĉion ĉi tion mi vidis, kaj mi atentis ĉiun
aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu
homo regas homon al lia malbono.

10 Kaj ankaŭ mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj
venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj
en la urbo, kie ili tiel agis; kaj ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo. 11
Ĉar ne baldaŭ estas farata juĝo kontraŭ malbonaj faroj, tial
plene kuraĝas la koro de homidoj fari malbonon. 12 Kvankam pekulo
faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen
mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas
Lin. 13 Kaj ne estos bone al malvirtulo, kaj ne tenos sin longe,
simile al ombro, tiu, kiu ne timas Dion. 14 Ekzistas vantaĵo, kiu
fariĝas sur la tero: ekzistas virtuloj, al kiuj fariĝas tio sama,
kio fariĝas al malvirtuloj; kaj ekzistas malvirtuloj, al kiuj
fariĝas tio sama, kio al la virtuloj; kaj mi diris al mi, ke
ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 15 Kaj mi eklaŭdis la gajecon, ĉar ne
ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol manĝi, trinki, kaj
gaji, kaj ke ĉi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de
lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.

16 Kiam mi direktis mian koron, por ekkoni saĝecon, kaj por
ĉirkaŭrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero
tiamaniere, ke nek tage nek nokte homo vidas dormon sur siaj
okuloj; kaj kiam mi rigardis ĉiujn farojn de Dio: 17 tiam mi
trovis, ke homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj fariĝas sub la
suno; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; kaj se eĉ
saĝulo diras, ke li scias, li tamen ne povas kompreni.

Sekva Ĉapitro →