↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Predikanto

Ĉapitro 7

1 Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto
estas pli bona, ol la tago de la naskiĝo. 2 Pli bone estas iri en
domon de funebro, ol iri en domon de festenado; ĉar morto estas
la fino de ĉiu homo, kaj la vivanto notos ĉi tion en sia koro. 3
Pli bona estas plendo, ol rido; ĉar ĉe malĝojo de la vizaĝo
pliboniĝas la koro. 4 La koro de saĝuloj estas en domo de
funebro, kaj la koro de malsaĝuloj en domo de ĝojo. 5 Pli bone
estas aŭskulti riproĉon de saĝulo, ol aŭskulti kanton de
malsaĝuloj. 6 Ĉar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas
la ridado de la malsaĝuloj; kaj vantaĵo ĝi estas. 7 Ĉar
perforteco forprenas la saĝon de saĝulo, kaj la prudenton
malbonigas donaco. 
8 La fino de afero estas pli bona, ol ĝia
komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo. 9 Ne rapidu
koleri en via spirito; ĉar koleremeco loĝas en la brusto de
malsaĝuloj. 10 Ne diru: Kial la antaŭaj tagoj estis pli bonaj, ol
la nunaj? ĉar ne el saĝeco vi ĉi tion demandus. 11 Bona estas
saĝeco kune kun hereda havo, kaj ĝi estas profita al tiuj, kiuj
vidas la sunon. 12 Ĉar la saĝeco estas ŝirmo tiel same, kiel mono
estas ŝirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la
saĝeco donas vivon al sia posedanto. 13 Rigardu la faron de Dio;
ĉar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis? 14 En la tago de
bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfeliĉo atendu: ĉi
tion kaj tion aranĝis Dio, por ke la homo nenion komprenu post
Li.

15 Ĉion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj: okazas, ke virtulo
pereas ĉe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas ĉe
sia malvirteco. 16 Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe:
kial vi devas vin konfuzi? 17 Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu
senprudenta: kial vi devas morti ne en via tempo? 18 Bone estas,
se vi tenos vin je unu afero kaj ankaŭ de alia afero vi ne
forprenos vian manon; ĉar tiu, kiu timas Dion, penas plaĉi al
ĉiuj.

19 La saĝeco faras la saĝulon pli forta, ol dek potenculoj en la
urbo. 20 Ĉar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon
kaj ne pekus. 21 Ne ĉiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via
koro, por ke vi ne aŭdu vian sklavon malbenanta vin: 22 ĉar
multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaŭ vi malbenis aliajn.

23 Ĉion ĉi tion mi provis per mia saĝo; mi diris al mi: Mi akiru
saĝon; tamen ĝi estas malproksima de mi. 24 Kio estas malproksima
kaj tre profunda, kiu tion komprenos? 25 Mi turnis min kun mia
koro, por ekkoni, esplori, kaj traserĉi saĝecon kaj prudenton,
kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsaĝeco kaj ke la senscieco
estas sensenca. 26 Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto
estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj
kies manoj estas katenoj; tiu, kiu plaĉas al Dio, sin savos de
ŝi, sed pekulo estos kaptita de ŝi. 27 Jen, kion mi trovis, diris
la Predikanto: oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al
konkludo. 28 Jen, kion ankoraŭ serĉis mia animo kaj ne trovis:
viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter ĉiuj mi tute ne
trovis. 29 Nur ĉi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema;
sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.

Sekva Ĉapitro →