↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Predikanto

Ĉapitro 6

1 Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno, kaj granda ĝi
estas por la homo: 2 se al iu homo Dio donas riĉecon kaj havon
kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus,
sed Dio ne donas al li la povon konsumi ĝin, nur fremda homo ĝin
konsumas--ĉi tio estas vantaĵo kaj malfacila doloro. 3 Se iu homo
naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus
profundan aĝon, sed lia animo ne ĝuus sate la havon, kaj eĉ bonan
enterigon li ne havus--tiam mi dirus: Pli feliĉa ol li estas
abortito. 4 Ĉar ĉi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj
en mallumo kaŝiĝos lia nomo. 5 Eĉ la sunon li ne vidis kaj ne
konis--al li estas pli trankvile ol al tiu. 6 Kaj se tiu homo
vivus du mil jarojn kaj la bonon ne ĝuus, ĉu ne al unu loko ĉiuj
iros? 7 Ĉiuj laboroj de homo estas por lia buŝo, kaj tamen lia
animo ne estas satigebla. 8 Kaj kian superecon havas la saĝulo
antaŭ malsaĝulo, la inteligenta malriĉulo antaŭ aliaj vivaj
estaĵoj? 9 Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la
animo; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.

10 Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate,
kia estas la homo, kaj ke li ne povas juĝe batali kun Tiu, kiu
estas pli forta ol li. 11 Ĉar ekzistas multe da aferoj, kiuj
plimultigas la vantaĵon; kian do superecon havas la homo? 12 Ĉar
kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta
vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio
estos post li sub la suno?

Sekva Ĉapitro →