↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Predikanto

Ĉapitro 5

1 Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu
preta pli por aŭskultado, ol por oferdonado de malsaĝuloj; ĉar
ili ne scias, ke ili agas malbone. 2 Ne rapidu kun via buŝo, kaj
via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dio, ĉar Dio estas en la
ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.
3 Ĉar sonĝo prezentiĝas per multe da agado, kaj parolo de
malsaĝulo konsistas el multe da vortoj. 4 Kiam vi faros promeson
al Dio, ne prokrastu ĝin plenumi; ĉar malagrablaj al Li estas
malsaĝuloj: kion vi promesis, tion plenumu. 5 Pli bone estas, ke
vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi. 6 Ne
permesu al via buŝo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito
de Dio, ke ĝi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via
parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj? 7 Ĉe multo da
sonĝoj kaj vantaĵoj estas ankaŭ multe da vortoj; sed vi timu
Dion.

8 Se premadon de malriĉulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco
vi vidas en lando, ne miru; ĉar pli alta kontrolas pli altan, kaj
plej altaj ilin kontrolas. 9 Kaj superecon en ĉio havas tiu
lando, en kiu la reĝo servas al la tero.

10 Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono; kaj kiu amas riĉecon,
al tiu ĝi ne donos utilon: ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 11 Ju pli
estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian
profiton havas ĝia mastro, krom vidi ĝin per siaj okuloj? 12
Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ
multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi.

13 Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: riĉecon konservatan
por la malutilo de ĝia propra mastro. 14 Kaj pereas ĉi tiu riĉeco
en malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li nenion havas
en la mano. 15 Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel
nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia
laboro, kion li povus porti en la mano. 16 Kaj ĉi tio estas
turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do
profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento? 17 Kaj
ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitiĝo,
en malsano kaj malagrablaĵoj!

18 Jen, kion mi vidis: ke estas bone kaj bele manĝi kaj trinki
kaj ĝui plezurojn de ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la
suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; ĉar tio
estas lia apartenaĵo. 19 Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj
havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian
parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj, ĉi tio estas dono de
Dio. 20 Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas
al li ĝojon de lia koro.

Sekva Ĉapitro →