↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Predikanto

Ĉapitro 4

1 Kaj mi returniĝis, kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas
farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne
ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj
premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto. 2 Kaj mi trovis,
ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj
ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun; 3 kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ
estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn
farojn, kiuj estas farataj sub la suno.

4 Mi vidis ankaŭ, ke ĉia laboro kaj ĉia lerteco en la faroj estas
nur konkurado de unu kontraŭ alia; kaj ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo
kaj ventaĵo. 5 Malsaĝulo kunmetas siajn manojn, kaj formanĝas
sian korpon. 6 Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol
ambaŭmano da penado kaj ventaĵo.

7 Kaj denove mi turniĝis, kaj vidis vantaĵon sub la suno: 8 jen
estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li
havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne
povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian
animon de ĝuado? Ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero. 9
Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon
por sia laborado. 10 Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve
al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. 11
Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu--kiel li
varmiĝos? 12 Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam
ambaŭ kontraŭstaros lin; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ
disŝiriĝos.

13 Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed
malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion. 14 Iu el malliberejo
eliris, kaj fariĝis reĝo; alia por reĝeco naskiĝis, kaj tamen
estas malriĉa. 15 Mi vidis, ke ĉiu vivanto iras sub la suno kun
la junulo: ĝi estas la alia, kiu okupos lian lokon. 16 Senfina
estas la popolo, antaŭ kiu li estis, kaj tamen la posteuloj ne
ĝojos pri li; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.

Sekva Ĉapitro →