↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Predikanto

Ĉapitro 3

1 Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero
sub la suno; 2 estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti;
estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵon; 3
estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por
detrui, kaj tempo por konstrui; 4 estas tempo por plori, kaj
tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci; 5
estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj tempo por kolekti ŝtonojn;
estas tempo por ĉirkaŭbraki, kaj tempo por foriri de
ĉirkaŭbrakado; 6 estas tempo por serĉi, kaj tempo por perdi;
estas tempo por konservi, kaj tempo por forĵeti; 7 estas tempo
por disŝiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj
tempo por paroli; 8 estas tempo por ami, kaj tempo por malami;
estas tempo por milito, kaj tempo por paco. 
9 Kian profiton havas
faranto de tio, kion li laboras? 10 Mi vidis la penemecon, kiun
Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi. 11 Ĉion Li
kreis bela ĝiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian
koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris
Dio de la komenco ĝis la fino. 12 Mi scias, ke ekzistas nenia
bono por ili, krom ĝoji kaj fari bonon en sia vivo. 13 Kaj se
homo manĝas kaj trinkas kaj ĝuas bonon de sia tuta laborado, tio
estas dono de Dio. 14 Mi scias, ke ĉio, kion faras Dio, restas
eterne; al ĝi oni nenion povas aldoni, kaj de ĝi oni nenion povas
depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu. 15 Kio fariĝis, tio
ekzistas de longe; kaj kio estas fariĝonta, tio antaŭ longe jam
estis, kaj Dio revokas pasintaĵon.

16 Ankoraŭ mi vidis sub la suno: en la loko de juĝo, ke tie estas
maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico. 17 Mi diris
en mia koro: Piulon kaj malpiulon juĝos Dio; ĉar estas tempo por
ĉiu afero, kaj por ĉio, kio fariĝas tie. 18 Mi diris en mia koro:
Ĉi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili
vidu, ke ili estas bruto per si mem. 19 Ĉar la sorto de homidoj
kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel ĉi tiuj mortas,
tiel mortas ankaŭ tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj
supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas, ĉar ĉio estas
vantaĵo. 20 Ĉiuj iras al unu loko: ĉiuj fariĝis el polvo, kaj
ĉiuj refariĝos polvo. 21 Kiu scias, ĉu la spirito de homidoj
leviĝas supren, kaj ĉu la spirito de bruto malleviĝas malsupren
en la teron? 22 Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke
homo ĝuu plezuron de siaj faroj, ĉar tia estas lia sorto; ĉar kiu
alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?

Sekva Ĉapitro →