↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 142

Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Preĝo.

1    Per mia voĉo mi krias al la Eternulo,
     Per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo.
2    Mi elverŝas antaŭ Li mian peton,
     Mian suferon mi al Li rakontas.
3    Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian
          vojon:
     Sur la vojo, kiun mi iras, ili kaŝis reton por mi.
4    Rigardu dekstren kaj vidu: neniu volas min koni;
     Malaperis rifuĝejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.
5    Mi krias al Vi, ho Eternulo;
     Mi diras: Vi estas mia rifuĝejo,
     Mia parto en la lando de la vivantoj.
6    Atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis;
     Savu min de miaj persekutantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol
          mi.
7    Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian
          nomon.
     Min ĉirkaŭos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.

Sekva Ĉapitro →