↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 141

Psalmo de David.

1    Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi;
     Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.
2    Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso,
     La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.
3    Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo,
     Gardu la pordon de miaj lipoj.
4    Ne klinu mian koron al io malbona,
     Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj;
     Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn.
5    Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min:
     Ĝi estos oleo por la kapo;
     Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli;
     Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj.
6    Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj,
     Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.
7    Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron,
     Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol.
8    Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj
          okuloj;
     Al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon.
9    Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi,
     Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj.
10   La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj,
     Dum mi preteriros.

Sekva Ĉapitro →