↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 143

Psalmo de David.

1    Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon,
     Atentu mian petegon laŭ Via vereco,
     Respondu al mi laŭ Via justeco.
2    Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo,
     Ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi.
3    Ĉar malamiko persekutis mian animon,
     Premis al la tero mian vivon;
     Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.
4    Senfortiĝas en mi mia animo,
     Konsumiĝas en mi mia koro.
5    Mi rememoras la tagojn antikvajn,
     Mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj,
     Mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.
6    Mi etendas al Vi miajn manojn;
     Mia animo soifas Vin kiel seka tero.                   Sela.
7    Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumiĝas;
     Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon,
     Ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.
8    Aŭdigu al mi matene Vian bonecon,
     Ĉar Vin mi fidas;
     Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri,
     Ĉar al Vi mi levas mian animon.
9    Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo;
     Al Vi mi rifuĝas.
10   Instruu al mi plenumi Vian volon, ĉar Vi estas mia Dio;
     Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.
11   Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi;
     Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.
12   Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn
     Kaj pereigu ĉiujn premantojn de mia animo,
     Ĉar mi estas Via sklavo.

Sekva Ĉapitro →