↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 140

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1    Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo,
     Gardu min kontraŭ perfortulo;
2    Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro,
     Ĉiutage kaŭzas militojn;
3    Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento;
     Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj.                Sela.
4    Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj,
     Gardu min kontraŭ perfortuloj,
     Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.
5    Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn,
     Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi.
                                                            Sela.

6    Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio;
     Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.
7    Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo,
     Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.
8    Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon,
     Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu.        Sela.
9    La veneno de miaj ĉirkaŭantoj,
     La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.
10   Falu sur ilin brulantaj karboj;
     Ili ĵetiĝu en fajron,
     En abismojn, ke ili ne leviĝu.
11   Kalumnianto ne staros forte sur la tero;
     Perfortulon la malbono entiros en pereon.
12   Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo,
     La rajton de malriĉuloj.
13   Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon;
     Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.

Sekva Ĉapitro →