↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 130

Kanto de suprenirado.

1    El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.
2    Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon;
     Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.
3    Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,
     Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
4    Sed Vi estas pardonema,
     Por ke Vi estu respektata.
5    Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo,
     Kaj Lian vorton mi fidis.
6    Mia animo atendas mian Sinjoron pli,
     Ol la gardantoj atendas la matenon,
     La gardantoj la matenon.
7    Izrael fidu la Eternulon;
     Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco
     Kaj ĉe Li estas granda liberigo.
8    Kaj Li liberigos Izraelon
     De ĉiuj liaj pekoj.

Sekva Ĉapitro →