↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 129

Kanto de suprenirado.

1    Multe oni afliktis min de post mia juneco,
     Diras Izrael,
2    Multe oni afliktis min de post mia juneco,
     Sed oni min ne pereigis.
3    Sur mia dorso plugis plugistoj,
     Faris siajn sulkojn longaj.
4    La Eternulo estas justa;
     Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj.
5    Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen
     Ĉiuj malamantoj de Cion.
6    Ili estu kiel tegmenta herbo,
     Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;
7    Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon
     Nek garbiganto sian baskon.
8    Kaj la preterirantoj ne diros:
     Beno de la Eternulo estu al vi,
     Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →