Kanto de suprenirado. De David. 1 Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi. 2 Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo. 3 Ho Izrael, fidu la Eternulon, De nun kaj eterne.