↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 128

Kanto de suprenirado.

1    Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon
     Kaj iras laŭ Liaj vojoj.
2    Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj,
     Feliĉe kaj bone estas al vi.
3    Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en
          via domo;
     Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo.
4    Jen tiel estas benata tiu homo,
     Kiu timas la Eternulon.
5    Benos vin la Eternulo el Cion,
     Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via
          tuta vivo.
6    Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj.
     Paco al Izrael!

Sekva Ĉapitro →