↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 127

Kanto de suprenirado. De Salomono.

1    Se la Eternulo ne konstruas la domon,
     Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;
     Se la Eternulo ne gardas urbon,
     Tiam vane maldormas la gardanto.
2    Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas,
     Manĝas panon kun klopodoj:
     Al Sia amato Li donas en dormo.
3    Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj;
     Rekompenco estas la frukto de ventro.
4    Kiel sagoj en la mano de fortulo,
     Tiel estas junaj filoj.
5    Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon;
     Ili ne estos hontigitaj,
     Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.

Sekva Ĉapitro →