↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 126

Kanto de suprenirado.

1    Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion,
     Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
2    Tiam nia buŝo estis plena de gajeco,
     Kaj nia lango plena de kantado;
     Tiam oni diris inter la popoloj:
     Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
3    Ion grandan la Eternulo faris por ni:
     Ni ĝojas.
4    Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn,
     Kiel riveretojn en sudan landon.
5    Kiuj semas kun larmoj,
     Tiuj rikoltos kun kanto.
6    Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo;
     Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

Sekva Ĉapitro →