↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 125

Kanto de suprenirado.

1    Kiuj fidas la Eternulon,
     Tiuj estas kiel la monto Cion,
     Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.
2    Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem,
     Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon,
     De nun kaj eterne.
3    Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la
          virtuloj;
     Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo.
4    Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj,
     Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;
5    Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj,
     La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj.
     Paco al Izrael!

Sekva Ĉapitro →