↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 124

Kanto de suprenirado. De David.

1    Se la Eternulo ne estus kun ni,
     Diru nun Izrael,
2    Se la Eternulo ne estus kun ni,
     Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:
3    Tiam ili englutus nin vivajn,
     Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;
4    Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;
5    Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.
6    Benata estu la Eternulo,
     Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.
7    Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj;
     La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.
8    Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,
     Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Sekva Ĉapitro →